Seatla Centra Biblioteko

La Seatla Centra Biblioteko (angle Seattle Central Library) estas la ĉefbiblioteko de la publika biblioteka sistemo de Seatlo, urbo en la nordokcidenta usona ŝtato Vaŝingtonio, nome Seattle Public Library. La ŝtalkrada konstruaĵo kun multege da vitraj fenestroj altas proksimume 56 metrojn. Ĝi staras sur terpeco ĉe la stratadreso 1000 Fourth Avenue, inter stratoj Madison kaj Spring kaj kun ĉefaj enirejoj ĉe Fourth Avenue (1-a etaĝo) kaj Fifth Avenue (3-a etaĝo). Tiu terpeco estas dediĉita al la biblioteko jam ekde la fruaj jaroj de la 20-a jarcento, sed la nuna 11-etaĝa konstruaĵo publike malfermiĝis nur en la 23-an de majo 2004. La ĉefaj arĥitektoj en ĝiaj konstruado estis Rem Koolhaas kaj Joshua Prince-Ramus de la firmao OMA/LMN; la strukturan inĝenieradon prizorgis Magnusson Klemencic Associates kun Arup; Arup provizis ankaŭ meĥanikan, elektran, kaj akvotuban inĝenieradon, kaj konsultadon pri fajra/viva sendanĝerigo, sekureco, IT kaj komunikado, kaj aŭd-vidaj sistemoj. La firmao Hoffman Construction Company el Portland (Oregono) estis la ĉefkonstruisto. En siaj 33 722,6 m² da spaco en 11 etaĝoj, la biblioteko povas enteni ĉ. 1,45 milionojn da libroj kaj aliaj kolekteroj; 143 veturilojn en subtera aŭtoparkejo; kaj pli ol 400 publike uzeblajn komputilojn kun reta aliro. Pli ol 2 milionoj da vizitantoj venis al la biblioteko en ĝia unua jaro.

Seatla Centra Biblioteko
biblioteko
biblioteka konstruaĵo • biblioteko [+]

LandoUsono
SituoSeatlo
- koordinatoj47° 36′ 22″ N, 122° 19′ 59″ U (mapo)47.6061-122.333Koordinatoj: 47° 36′ 22″ N, 122° 19′ 59″ U (mapo)

Seatla Centra Biblioteko (Vaŝingtonio)
Seatla Centra Biblioteko (Vaŝingtonio)
DEC
Seatla Centra Biblioteko
Seatla Centra Biblioteko

Seatla Centra Biblioteko (Usono)
Seatla Centra Biblioteko (Usono)
DEC
Seatla Centra Biblioteko
Seatla Centra Biblioteko
Map
Seatla Centra Biblioteko

Vikimedia Komunejo:  Seattle Central Library [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La ĉefbiblioteko de Seatlo (2004), fotita en 2009
Interna pejzaĝo (rigardante malsupren el alta etaĝo al malalta)

Seatlo havis nur unu publikan bibliotekon de 1891 ĝis 1903, kiam fondiĝis la kvartala biblioteko en Fremonto. Ekde tiam, la ĉefbiblioteko ekzistas, kvankam en pluraj konstruaĵoj tra la historio. La nuna strukturo estas la tria konstruaĵo de la Seatla Publika Biblioteka sistemo sur tiu terpeco, post la Biblioteko Carnegie (konstruita en 1903-1906) kaj la konstruaĵo desegnita de Bindon and Wright (1960). La konstruaĵo prezentas frapan, unikan aspekton, konsistante el pluraj apartaj "flosantaj platformoj" ŝajne volvitaj en granda ŝtala reto ĉirkaŭ vitra ŝelo aŭ "haŭto".

En la unua etaĝo troviĝas kolekto de materialoj en "lingvoj mondaj", kaj tie oni konservas kelkdek librojn en Esperanto.

En 2007, la Usona Instituto de Arĥitektoj (AIA) post balotado listigis la konstruaĵon kiel la 108-a el 150 plej ŝatataj konstruaĵoj en Usono; la sola alia listero en Seatlo estis la basbalejo Safeco Field.

Antaŭaj Seatlaj Ĉefbibliotekaj Konstruaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

La artikolo estas preskaŭ tute bazita sur la anglaj artikoloj Seattle Central Library kaj Seattle Public Library.