Sebastes estas genro de fiŝoj de la familio Sebastedoj (kvankam kelkaj inkludas tiujn en Skorpenedoj), plej el kiuj ricevas la komunan nomon de rokfiŝoj. Plej el la tutmondaj preskaŭ 110 specioj de la genro Sebastes loĝas en norda Pacifiko, kvankam du (nome S. capensis kaj S. oculatus) loĝas en suda Pacifiko/Atlantiko kaj kvar (S. fasciatus, S. mentella, S. norvegicus kaj S. viviparus) loĝas en norda Atlantiko. La marbordo ĉe Suda Kalifornio estas la areo de plej alta specia diverseco, kun 56 specioj loĝantaj en Sudkalifornia Bight (golfeto).