Sebastián Aguilera de Heredia

Sebastián Aguilera de Heredia (baptita je la 15-a de aŭgusto 1561 en Zaragozo; † 16-a de decembro 1627) en Zaragozo, estis hispana orgenisto kaj komponisto.

Sebastián Aguilera de Heredia
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1561 (1561-08-15)
en Zaragozo
Morto 16-an de decembro 1627 (1627-12-16) (66-jaraĝa)
en Zaragozo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en 1561 en la kvartalo San Pablo en Zaragozo, kaj liaj gepatroj estis Sebastián Aguilera kaj Magdalena Díaz de Heredia. Estas verŝajne, ke en sia junaĝo li konatiĝis kun Melchor Robledo, kiu instruis muzikon en la kapelo de San Martín, en La Seo.

Li komencis sian kareron en 1585 kiel orgenisto de la katedralo de Huesca, kie li subtenis la konstruadon de la nova orgeno. Li tenis la postenon ĝis la 29-a de septembro 1603, kiam li estis ordinita kiel pastro, reiris al Zaragozo kiel orgenisto de La Seo. Pli poste oni restaŭris la orgenon sub lia gvidado. En decembro de 1620 li nomumis Jusepe Ximénez, lia lernanto, vicorgeniston; Ximénez sukcedis lin en lian postenon.

Verkaro redakti

Lia verkaro troviĝas dise en la arkivoj de Barcelono, la Biblioteca Nacional de España, Jaca, la monaĥejo de El Escorial, Oporto kaj Valencia.

  • Canticum Beatissimae Virginis deiparae Mariae (1618), komponita por 36 magnificato
  • Verkoj por orgeno: falsas, tientoj

Bibliografío redakti

  • M. Roubinet, « Sebastián Aguilera de Heredia », en: Gilles Cantagrel (dir.), Guide de la musique d’orgue, Éditions Fayard 1991, ISBN 2-213-02772-2
  • Palacios, José Ignacio, Los compositores aragoneses, Zaragoza (2000) ISBN 84-95306-41-7

Eksteraj ligiloj redakti