Sedliacka Dubová (hungare Parasztdubova [parastdubova]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Sedliacka Dubová
hungare: Parasztdubova
municipo
Sedliacka Dubová
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Sedliacka Dubová
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Dolný Kubín
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Oravio
Montaro Oravia montetaro
Ŝoseo Eŭropa vojo 77 E77
Najbaras kun Dlhá nad Oravou, Horná Lehota
Rivero Oravo
Situo Sedliacka Dubová
 - alteco 531 m s. m.
 - koordinatoj 49° 15′ 37″ N 19° 25′ 49″ O / 49.26028 °N, 19.43028 °O / 49.26028; 19.43028 (mapo)
Areo 11,646049 km² (1 164,6 ha)
Loĝantaro 513 (31.12.2010)
Denseco 44,05 loĝ./km²
Unua skribmencio 1397
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 027 55
Telefona antaŭkodo +421-43
Aŭtokodoj DK
NUTS 510041
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Sedliacka Dubová
Retpaĝo: www.sedliackadubova.sk
Portalo pri Slovakio
Ruino de la iama preĝejo

Situo redakti

Sedliacka Dubová situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Vrútky-Trstená. Dolný Kubín troviĝas je 15 km.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam antaŭ Kristo. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1397 en formo "Dubowa". La latina loknomo "Dwbowa Colonorum" aperis en 1593. En 1683 pro militadoj la vilaĝo detruiĝis, poste en 1808 inundo faris la samon. En 1772 332 vilaĝanoj loĝis en 62 domoj, en 1828 472 vilaĝanoj loĝis en 69 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. En 1813 denove inundo, en 1831 epidemio pri ĥolero okazis. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. Komence de la 20-a jarcento la oficiala hungara loknomo ŝanĝiĝis al Pórcseres [pOrĉereŝ] pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis tie 408 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Tvrdošín, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 28 vilaĝanoj iĝis partizanoj. En 2001 vivis en Sedliacka Dubová 504 homoj, (500 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti