Laŭ inuita mitologio Sedna estas mara diino, estro de la marbestoj. Ŝi regas Adlivun-on, la inuitan submondon, kie ŝi ankaŭ vivas. Aliaj nomoj por ŝi estas Arnakuagsak (en Gronlando) kaj NerrivikNuliajuk (en Alasko).

Sedno
akva dio
Informoj
Sekso ina
vdr

Laŭ unu mito, Sedna estis filino de la kreinto Anguto kaj sia edzino. Onidire ŝi estis tiam granda kaj malsata, ke ŝi manĝis ĉion en la domo de ŝiaj gepatroj, eĉ unu brakon de ŝia patro dum li estis dormanta.

Laŭ iuj variaĵoj, ŝi geedziĝis kun hundo. Tial Anguta tiel koleriĝis, ke li ĵetis ŝin el lia kanuo. Kiam ŝi kroĉiĝis ĉe ĝia flanko, ŝia patro forhakis ŝiajn fingrojn. Do ŝi sinkis en la submondon, kaj iĝis la reĝino de la bestoj de la profundo. Ŝiaj grandaj fingroj iĝis la fokoj, marleonoj kaj balenoj ĉasataj de la inuitoj.

Aliaj rakontoj diras ke Sedno estis bela kaj ĉasta knabino kaj ke malbona birdo-spirito igis ŝin edziĝi. Kiam ŝia patro provis ŝin savi, la spirito koleriĝis kaj kreis ŝtormegon. Ĉar la patro ektimis pri sia popolo, li ĵetis ŝin en la maron.

La variaj rakontoj ĉiuj alie klarigas la morton far la patro. Foje Sedno estas senŝulda viktimo, foje ŝia morto estas puno pro avideco aŭ ia alia malbono. Sed laŭ ĉiuj mitoj ŝi iĝas la diino de la maraj kreaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti