Segura de la Sierra

Segura de la Sierra estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Segura de la Sierra
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23379
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 710  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 18′ N, 2° 39′ U (mapo)38.2982246-2.6520753Koordinatoj: 38° 18′ N, 2° 39′ U (mapo) [+]
Alto 1 145 m [+]
Areo 224 km² (22 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Segura de la Sierra (Provinco Ĥaeno)
Segura de la Sierra (Provinco Ĥaeno)
DEC
Segura de la Sierra
Segura de la Sierra
Situo de Segura de la Sierra
Segura de la Sierra (Hispanio)
Segura de la Sierra (Hispanio)
DEC
Segura de la Sierra
Segura de la Sierra
Situo de Segura de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Segura de la Sierra [+]
vdr
Segura de la Sierra en la provinco.
Komarko Sierra de Segura de Ĥaeno en Andaluzio.

La areo de la municipo estas 225,02 km2 kie loĝas 1 790 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 8,03 loĝ./km2.

Geografio redakti

Segura de la Sierra situas sur la centro de la komarko Sierra de Segura en la nordoriento de la provinco, lime kun la provinco Ciudad Real. Estas sur 1.145 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno. La geografiaj koordinatoj estas 38°17′54″N 2°39′07″O.

Parto de la municipo formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj. Limas kun la teritorioj de Benatae, Orcera, Santiago-Pontones, Beas de Segura kaj Hornos de Segura, krom Huéscar (pro eksklavo). La municipa teritorio kun etendo de 225,02 km², estas la plej disa de la provinco, ĉar havas kvar eksklavojn krom la ĉefa kerno. La kvin enklavoj estas ene de la Natura Parko "de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas" kaj enhavas totalon de 18 kernoj, 13 el ili loĝataj, kaj la submunicipo Cortijos Nuevos estas la plej granda.

La ĉefa kerno estas je 174 km de Ĥaeno, provinca ĉefurbo, je 100 km de Úbeda kaj je 35 km de Beas de Segura.

Nordokcidente: Orcera Norde: Orcera Nordoriente: Orcera kaj Benatae
Okcidente: Beas de Segura   Oriente: Santiago-Pontones
Sudokcidente Beas de Segura kaj Hornos de Segura Sude: Hornos de Segura Sudoriente: Santiago-Pontones kaj Huéscar (pro eksklavo)

Krom la ĉefa kerno, estas dekdu disaj domaroj, nome la jenaj:

El Batán||86||41||45|| 6 km
Domarkernoj kiuj formas la municipon Segura de la Sierra (2009)[1]
Domarkernoj Loĝantoj Virinoj Viroj Distanco (km)
Segura de la Sierra (ĉefa kerno) 282 140 142 0 km.
Arroyo Canales 96 48 48 20 km.
Arroyo Frío 16 8 8 21 km
Carrasco 149 74 75 13 km
Catena Alto 18 8 10 18 km
Cortijos Nuevos 982 484 498 15 km
Las Juntas 13 7 6 66 km
El Ojuelo 214 106 108 18 km
Pantano de Guadalmena 10 4 6 42 km
El Puerto 10 3 7 19 km
Rihornos 37 16 21 10 km
El Robledo 131 62 69 20 km
Fontoj: INE 2010 (informo de 2009), Google Earth, Distancoj

Historio redakti

 
Monumento al Jorge Manrique.
 
Kastelo de Segura.
 
Segura de la Sierra (Jaén).

La ĉefa brila periodo en la historio okazis dum la araba dominado (Al Andalus), kiam ĝi nomiĝis شَقُورة (Shaqūra), eble restaĵo de antaŭa romia nomo Sekura. Ĝi estis de islamanoj (estre de Abul-Asvar) ekde la jaro 781, kaj tiu konstruigis la fortikaĵon de la urbo. En tiu epoko la setlejo estis regata de valioj, rektaj subuloj de la emiroj de Kordovo. Post malkonsentoj inter la almohadoj, la urbo estis okupita de la kristanoj, kaj donis ĝin Alfonso la 8-a al la Ordeno de Santiago, kaj siavice al longa listo de nobeloj kaj hidalgoj, inter kiuj la poeto Jorge Manrique.

En 1243, la emiro de la tajfo de Murcio (Ibn Hud al-Daŭla) kapitulac-kontraktis en Alcaraz kun la reĝo Fernando la 3-a. La teritorio de Segura de la Sierra estis integrita en la Reĝlando Kastilio ene de la Regno de Murcio ĝis 1833, kiam oni kreis la aktualan provincon Ĥaenon.

En 1517 post la vizito de Karolo la 1-a tien, oni konstruis la fontanon liahonore, nome renesanca fontano, kun elementoj de flamgotika stilo. Dum la Milito de Hispana Sendependigo oni bruligis la arkivojn, pro kio perdiĝis granda parto de ĝia historio.

Meze de la 20a jarcento estis preskaŭ 5000 lokanoj, sed poste okazis elmigrado kaj oni falis ĝis la nunaj 1790. Tio estas, oni perdis pli ol duono.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. «Población total de Segura de la Sierra». Instituto de Estadística de Andalucía. juntadeandalucia.es, Konsultita la 4an de decembro 2010.