Maristo Luno R: La filmo

(Alidirektita el Sejla Mun R La filmo)

Maristo Luno R: La filmo (劇場版 美少女戦士セーラームーンR [Gekiĝōban Biŝōĝo Senŝi Sērā Mūn Āru], angle: Sailor Moon R: The Movie) estas animea filmo bazita sur la mangao «Maristo Luno» de Naoko TAKEUĈI. La filmo estas aldonaĵo al la dua anime-serio Maristo Luno R, kun sendependa scenaro. Ĝi estas konata ankaŭ sub la titolo de angla-lingva dublado «Sailor Moon R the Movie: Promise of the Rose».

Maristo Luno R: La filmo
Originala titolo 劇場版 美少女戦士セーラームーンR [Gekiĝōban Biŝōĝo Senŝi Sērā Mūn Āru]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro maho-ŝoĝo, aventuro, romantiko
Reĝisoro(j) Ikuhara Kunihiko
Studio(j) Toei Animation
Produktisto(j) Azuma Irija
Laŭ la verko de Naoko Takeuĉi
Muziko Arisaŭa Takanori
Distribuo Kompanio Toei
Aperdatoj 5a de decembro 1993
Daŭro 62 min.
vdr

Intrigo redakti

Tokion atakas flora monstro, elsuĉanta homan energion. Maristo-batalistoj ĉesigas ĝin, sed tio estis nur la komenco de malfacilaĵoj. Aperas alia malamiko — aliplanedano nomata Fiore, kiu ekamikiĝis kun Mamoru Ĉiba, kiam li lastfoje vizitis Teron.

Mamoru tiam estis infano, kaj poste ekpensis, ke ilia renkontiĝo estis ne reala, sed ŝonĝo aŭ nur infana fantazio. Fiore estas manipulata de Kseniana Floro, loĝanta en asteroido. Kseniana Floro detruas planedojn por sia elvivo kaj nun intencas detrui Teron. Fiore amas sian eks-amikon Mamoru kaj, kiam Mamoru oferas sin por savi Mariston Luno, Fiore forprenas lin al la asteroido, kie li resanigas lin. Maristo-batalistoj teleportiĝas sur la asteroidon por savi Mamoru-n. Tamen, veninte ili komprenas, ke ili bezonas savi tutan Teron.

Personoj redakti

La ĉefaj personoj de la filmo estas Maristo Luno, Maristo Merkuro, Maristo Marso, Maristo Jupitero, Maristo Venuso, Ĉibi-usa, Nokta Masko (Mamoru Ĉiba), Luno kaj Artemiso, priskribitaj en Listo de personoj de Maristo Luno.

En la filmo aperas ankaŭ du antagonistoj:

  • Fiore (フィオレ [Fiore], el la itala Fiore, laŭvorte: floro)
SejuoMidorikaŭa Hikaru, Maruo Tomoko (infane)

Soleca kosmovojaĝanto. Kiam Mamoru estis infano kaj ĵus perdis siajn gepatrojn, Fiore vizitis Teron kaj amikiĝis kun li. Sed la Tera atmosfero estas malsaniga por Fiore kaj li devis forlasi Teron. Mamoru donacis al li floron ĉe adiaŭo kaj Fiore promesis ankaŭ donaci bonan floron al li. Serĉante taŭgan floron, Fiore renkontas Ksenianan Floron, kiu facile manipulas lin, ĉar la tragedio de Mamoru rezultis negativan rilaton de Fiore al la homaro.

  • Kseniana Floro (キセニアン [Kisenian])
SejuoToma Jumi

Aliplaneda danĝera estaĵo, kiu devas detrui planedojn kaj stelojn por subteni sian forton. Artemiso informas, ke ĝi jam neniigis centojn da planedoj. En soleco Kseniana Floro ne havas fortojn. Ĝi bezonas "gaston", personon kun vundiĝema koro, kie ĝi vekas malamon. Pere de sia "gasto" ĝi kolektas energion de homoj, pligrandigante siajn fortojn por detrui planedojn.

Vidu ankaŭ redakti