Sejla Mun Super S La filmo

Sejla Mun Super S La filmo (美少女戦士セーラームーンSuperS セーラー9戦士集結!ブラック・ドリーム・ホールの奇跡 [Biŝōĝo Senŝi Sērā Mūn Sūpāzu: Sērā Kjū Senŝi Ŝūkecu! Burakku Dorīmu Hōru no Kiseki], angle: Sailor Moon SuperS: The MoviePretty Soldier Sailor Moon SuperS: The 9 Sailor Soldiers Get Together! Miracle in the Black Dream Hole) estas animea filmo bazita sur la mangao Sejla Mun de Takeuĉi Naoko. La filmo estas aldona animeo al la kvara anime-serio Sejla Mun Super S kun sendependa scenaro. Ĝi estas konata ankaŭ sub la titolo de angla-lingva dublado "Sailor Moon Super S the Movie: Black Dream Hole".

Sejla Mun Super S La filmo
Originala titolo 美少女戦士セーラームーンSuperS セーラー9戦士集結!ブラック・ドリーム・ホールの奇跡 [Biŝōĝo Senŝi Sērā Mūn Sūpāzu: Sērā Kjū Senŝi Ŝūkecu! Burakku Dorīmu Hōru no Kiseki]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro maho-ŝoĝo, aventuro, romantiko, komedio
Reĝisoro(j) Ŝibata Hiroki
Studio(j) Toei Animation
Produktisto(j) Arisako Toŝihiko
Jamamoto Go
Laŭ la verko de Takeuĉi Naoko
Muziko Arisaŭa Takanori
Distribuo Kompanio Toei
Aperdatoj 23a de decembro 1995
Daŭro 62 min.
vdr

Rakonto redakti

En multaj urboj de la mondo komencis malaperi infanoj de certa aĝo. Ĉiuj infanoj de la urbo malaperas dum ununura nokto. Kiam venis vicon de Tokio, kie loĝas ĉefroluloj, evidentiĝis, ke infanoj estas hipnotigitaj per la kanto "Feo de tria horo" (三時の妖精 [Sanĝi no Jōsei]), ludanta per la fluto. Ili sekvas en ŝipo, kiu forflugas kun ili. Ĉibi-usa kaj ceteraj Sejla-batalistoj provas ĉesi feon, kiu ludas fluton, sed malsukcesas. Li forprenas infanojn kune kun Ĉibi-usa. Alia feo portas Sejla-batalistojn al la lando, kie flugas ŝipoj kun infanoj por savi Ĉibi-usa-n kaj ceterajn infanojn.

Roluloj redakti

Herooj de la filmo estas Sejla Mun, Sejla Markuri, Sejla Mars, Sejla Ĝupita, Sejla Vinas, Ĉibi-usa, Sejla Uranus, Sejla Neptjun, Sejla Pluto, Taksido Kamen, Luna, Artemis. Ili estas priskribitaj en la artikolo Listo de roluloj de "Sejla Mun".

Vidu ankaŭ redakti