Seka kolbaso

Seka kolbaso estas regiona manĝaĵo, ĉe kiu la kolbaso post plenigado estas pendata por sekiĝi.

Metiaj sekaj kolbasoj en superbazaro en la nederlanda provinco Drenthe
Diversaj sekaj kolbasoj
Seka kolbaso el Groningen

La gusto diferencas depende de la uzitaj spicoj. Kariofilo estas la plej uzata. Ĉiu buĉisto havas siajn proprajn sekretojn. seka kolbaso plej ofte estas prezentata kiel manĝeto ĉe glaseto da ŝnapso aŭ kiel rapidmanĝeto (tapo). La kolbaso ankaŭ estas kuirita, kvankam oni asertas ke la kolbaso pro tio perdas sian karakteron. Seka kolbaso hodiaŭ ankaŭ estas populara kiel ingredienco en krudmanĝaĵaj salatoj.

Seka kolbaso en Nederlando redakti

En Nederlando sekaj kolbasoj ĉefe estas farataj en la norda parto de la lando (Groningen, Frislando, Drenthe kaj Overijssel). En certaj afrikaj landoj, kiel Sud-Afriko, koloniistoj kunportis la sekajn kolbasojn pro ĝia longa konservodaŭro. En Sud-Afriko seka kolbaso (afrikanse: droëwors) ankoraŭ daŭre estas tre populara.

 
Peco de seka kolbaso