Sekigtuko kaj viŝtuko estas specialaj tukoj, pecoj de sorbemaj teksaĵoj uzataj por viŝado, sekigado kaj/aŭ purigado. Kiam papero anstataŭas tukon por tiaj samaj celoj, tio rilatas al viŝpapero[1]. Sekigtuko transprenas humidon per rekta kontakto, per sorba aŭ frota movo. Viŝtuko koncernas purigadon nur de objektoj[2][3], kaj ne nepre sekigon de ili.

Tipoj de sekigtukoj redakti

Estas pluraj tipoj de sekigtukoj. Ekzemplaj sekigtukoj estas jenaj:

- naztuko: vidu sub histpaperaĵo
- buŝtuko estas malgranda tuko, kiun oni uzas, por ŝirmi la vestojn kaj viŝi la buŝon dum la manĝado. Vidu ankaŭ sub histpaperaĵo.
- bantuko estas granda sorba tuko uzata por sekigi la korpon post banado aŭ lavado;
- mantuko, termino foje uzata laŭ la pli ĝenerala signifo de viŝtuko pro laŭlitera traduko de la germana vorto Handtuch, estas speco de tualettuko uzata por viŝi la manojn kaj la vizaĝon[4], do malpli granda ol bantuko;

Mantuko estas la centra objekto en 'La petveturista gvidlibro pri la Galaksio', verkita de brita verkisto Douglas Adams. Liaj ŝatantoj nuntempe ĉiujare festas la "mantukan tagon", dum kiu ili tuttage portas ĉe siaj ŝultroj mantukon kiel esprimo de honoro al la verkisto kaj lia verkaro.

Tipoj de viŝtukoj redakti

- manviŝilo[5] estas malgranda tuko en histpaperoŝtofo por viŝi al si la manojn,
- polvotuko estas malgranda tuko, kiu permesas per milda frotado elmeti polvon de mebloj aŭ de planko,
- plankviŝilo estas dika humidigita tuko, kiu permesas formeti polvon kaj malpuraĵojn el la planko (vidi ankaŭ ŝvabrilon);
- telertuko[6] estas tuko uzata por viŝe sekigi telerojn kaj similaĵojn post ilia lavpurigo.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Felpo

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti