Sekmasonaĵo

Sekmurosekmasonaĵo [1] estas masonaĵo el rompŝtonaĵonaturŝtonaĵo, konstruita sen helpo de mortero.

malnova romia vojo en Kolbnitz
sekmuro en la ĝardeno

Sekmasonaĵoj estas konstruitaj hodiaŭ preskaŭ nur de pejzaĝisto en ĝardenoj. Ankaŭ multaj muroj kiuj sekurigas la deklivojn, ekzemple en vitejoj kaj ĉefe krutaĵvitejoj estas sekmasonaĵoj. Ekszistas ankaŭ malnovaj domoj nur el sekmasonaĵoj.

La hodiaŭaj gabioj ne apartenas al masonaĵo.

Aplikkampoj redakti

La masonado kun lozaj ŝtonoj sen mortero estas la plej malnova formo de konstruado kun ŝtonoj. Specialan kvaliton havas la bronzepoka ciklopmuraĵo en la mediteranea regiono. La du ĉefaj tipoj de sekmasonaĵo estas libere starantaj muroj, ekzemple kiel limoj de paŝtejoj kaj subtenmuroj, ekzemple por konstrui agrikulturajn terasojn ĉe krutaĵoj. La tria tipo, kiu aspektas kiel subtenmuro, sed vere nur protektas kontraŭ erozio kaj kovras la deklivon nomiĝas deklivkovra muro.

Muroj redakti

 
kampaj muroj sur la insulo Inisheer (Irlando)

Sekmuroj estas preskaŭ nur konstruitaj subĉiele, ofte el plataj sedimentaĵoj. Kiel kamp- kaj paŝtejbariloj ili ekzistas en Sudeŭropo, Irlando, Nordanglio, Kimrujo, Svisio kaj Aŭstrio.

Lokaj tipoj redakti

Signifo por riz- kaj vitkultivado redakti

 
sekmuro de vitejo kun tipa vegetaĵaro
 
sanigado de sienito-sekmuro en en krutvitejo de Lößnitz
 
arko en sekmuraĵo

En rizkampoj kaj vitejoj sekmuroj estas konstruataj ĉe krutaj deklivoj, por havigi terasojn, kiuj plifaciligas la prilaboron. La dumtaga aertemperaturo estas ekvilibrata per la sekmuroj kaj krutaĵvitejoj eblas ĉe krutaj deklivoj: la sekmuro stokas la varmon de la sunbrilado kaj redonas ĝin al la ĉirkaŭo kiel infraruĝa radiado. Tielmaniere ĝi reduktas la malvarmiĝon de la vitejoj dum la nokto.

 
sekmuraĵo kiel protektilo kontraŭ vento.

Pro ĝia akvotralasebleco sekmuroj estas pli stabilaj en terasigitaj vitejoj ol muroj kun mortero. metie bone konstruita sekmuro povas transdaŭri pli ol 100 jaroj.

Konstruo de sekmuroj redakti

Lautradicie por sekmuraĵo estas uzataj nur naturŝtonoj, kiuj troviĝas surloke, ofte uzatas kolektŝtonoj el la ĉirkaŭejo, ssed ankaŭ rompŝtonoj el ŝtonminejoj estas uzataj. Por la konstruo oni preferas ortangulajn ŝtonojn. Normalkaze ankaŭ oni konstruas malantaŭan muraĵon el malgrandaj, neregulaj aŭ frakasitaj ŝtoneroj. Ĝi servas kiel filtrilo kaj frostprotekto.

Necesas certa metiista lerteco por konstrui sekmuron: necesas fundamento el ŝotroŝtonŝutaĵo. Krucjuntojn aŭ „zipo-juntojn“ oni evitu pro statikaj kaŭzoj: Unu triono de la ŝtonoj estu „ligilo“-ŝtonoj, kiuj ligas la malantauan tertavolon aŭ malantaŭan muraĵon kun la antaŭa sekmuro. La bazo de la muro larĝu unu trionon de la alteco de la muro.[1]

Domkonstruo redakti

En la prahistoria tempo la homoj uzis sekmuraĵojn por starigi konstruaĵojn. Vidu: abelkorba kabano, Broch (turo), nurago, talajoto, Tanka-muro. En la mezepoko, en Italio, oni konstruis rondajn domojn, nome Trullo (plurale Trulli) per sekmasonado.

Putkonstruo redakti

Sekmuroj ofte estas uzita en klasika puto.

Akvokonstruo redakti

 
sekmuraĵo ĉe konstruaĵo de Oberharzer Wasserregal.

Sekmuraĵoj servis kiel protekto en la historia akvokonstruo. Ili estas muroj por protekti kontraŭ ondoj aŭ por enkadrigi kanalojn aŭ fosaĵojn.[2]

Burgkonstruo redakti

En la fua mezepoko sekmuraĵoj ofte estis uzataj por konstrui fortikaĵojn.

Preĝejkonstruo redakti

Ankaŭ la unuaj kirkoj estis konstruitaj el sekmuroj.

Ekstereŭropaj ekzemploj redakti

 
Agadir Imchiguegueln

Arĥitekturoj de la berberoj redakti

Meza kaj suda Afriko redakti

 
ruino de Kuelap, Peruo

Sudameriko redakti

Suda Pacifiko redakti

Japanujo redakti

 
angulŝtono ce la burgo Himeji

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Forschungsgesellschaft Landschaftsentwicklung Landschaftsbau e. V. (FLL): Empfehlungen für Planung, Bau und Instandhaltung von Trockenmauern aus Naturstein. 2012, ISBN 978-3-940122-33-9.
  • Stiftung Umwelt-Einsatz Schweiz: Trockenmauern – Grundlagen, Bauanleitung, Bedeutung. ISBN 978-3-258-07705-5, Online-Ergänzungen
  • Martin Haberer: Steingärten und Trockenmauern. Kosmos, Stuttgart 2001. ISBN 3-440-08873-1.
  • Sofie Meys: Lebensraum Trockenmauer. Bauanleitung, Gestaltung, Naturschutz. Pala, Darmstadt 2008. ISBN 978-3-89566-249-2.
  • Irmtraud Schaarschmidt-Richter (Text), Mo Nishikawa (Fotos): Himeji Castle. Ernst und Sohn, 1998. ISBN 3-433-02714-5.
  • Jana Spitzer, Reiner Dittrich: Trockenmauern für den Garten. Bauanleitung und Gestaltungsideen. Ökobuch, Staufen, 2009. ISBN 978-3-936896-43-5.
  • Richard Tufnell, Marianne Hassenstein, Alain Ducommun, Frank Rumpe: Trockenmauern. Anleitung für den Bau und die Reparatur. 9. Auflage. Haupt, Bern 2009. ISBN 978-3-258-07481-8.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 badische-zeitung.de, Julius Steckmeister, 24a de Aprilo 2015: Steinepuzzeln für neuen Lebensraum (24a de Aprilo 2015)
  2. Justus Teicke: UNESCO Welterbe Oberharzer Wasserwirtschaft - Das Oberharzer Wasserregal, Online, PDF 2,8 MB Arkivigite je 2014-04-07 per la retarkivo Wayback Machine, konsultita la 9an de Septembro 2013.