Sekreta evangelio laŭ Marko

Sekreta Evangelio laŭ Marko estas la nomo de supozita kristana apokrifa evangelio menciita en la “Letero de Mar Saba, atribuita al Klemento de Aleksandrio (150 / 215 ĉirkaŭ), kiun Morton Smith asertis ke mem trovis en monaĥejo de Mar Saba en 1958. Tiu supozita evangelio estas konata nur pere de tiu letero, kiu intenas du pasaĵojn kiuj estus eltiritaj el tiu evangelia teksto. La sekreta evangelio laŭ Marko estas priskribita kiel versio de la Evangelio laŭ Marko enhavanta kromajn epizodojn de la vivo de Jesuo, kaj aludata en letero adresita al malgranda kaj elektita rondo.

ORIGINAJ KRISTANAJ TEKSTOJ
“Sekreta Evangelio laŭ Marko”
Maro la evangeliisto, (Bronzino, fresko 1525–28, en Kapelo Barbadori, Florenco).
titolo = Sekreta Evangelio laŭ Marko
dato = ĉu 1-a jarcento? ĉu 17-a jarcento?
atribuo = al Marko la evangeliisto
fontoj = ĉu Klemento de Aleksandrio?
manuskripto = Letero de Mar Saba
malkovrinto (aŭ elpensinto) de la manuskripto = Morton Smith
kritika juĝo = ĉu antikva apokrifaĵo aŭ moneraa falsaĵo?

Smith asertis ke mem malkovris la enhavon de tiu letero ene de preseldonaĵo de 1646 de la verkoj de Ignaco el Antioĥio. La malkovraĵo vekis intereson, sed baldaŭ Smith estis akuzita pri falsado de la letero, ankaŭ ĉar neniu vidis la originalon: Smith prezentis nur fotojn de mem efektivigitajn okaze de la malkovro. Pro tiu ĉiuj komencaj studoj devis sin bazi sur kopioj kiuj estis prezentitaj de Smith, ĝis kiam 1976, la dokumento estis re-malkovrita kaj re-fotita de aliaj studuloj. La situacio plie komplikiĝis kiam la letero estis disigita el la manuskripto kaj translokigita al alia monaĥejo kaj la aliro al ĝi estis limigita. Kaj fine denove ĝi malaperis.

La studuloj esprimis pozicion malasamajn pri la aŭtentikeco de la letero kaj pri la evangelio en ĝi aludata.

Enhavo redakti

En la letero de Mar Saba la sekreta evangelio laŭ Marko estas priskribita kiel dua versio, “pli spirita”, de la Evangelio laŭ Marko kompilita de la sama Sankta Marko la evangeliisto. La letero celus kuraĝigi la disvastiĝon de gnozo inter la kristanoj kulture altnivelaj, kaj oni inokulas ke ĝi estis liturgie uzata ĉe kristanoj de Aleksandrio [1]

La letero entenis du eltiraĵojn de tiu sektreta evangelio. Laŭ Klemento, la unua estis enŝovita inter la versegoj 34 kaj 35 de la ĉapitro 10a de la Evangelio laŭ Marko: «Kaj ili alvenis al Betania. Iu virino, kies frato estis mortinta, estis tie. Kaj, alveninte, ŝi adorkliniĝis antaŭ Jesuo kaj diris: «Filo de Davido, kompatu min». Sed la disĉiploj ŝin riproĉis. Kaj Jesuo, koleriĝinta, alproksimiĝis al ŝi en la ĝardeno kie estis la tombo, kaj abrupte aŭdiĝis forta krio el la tombo. Kaj, alproksimiĝante, Jesuo forrulis la ŝtonon el la pordo de la tombo. Kaj tuj plialproksimiĝinte al la loko kie kuŝis la junulo, etendis sian manon kaj lin levis, kaptante lian manon. Sed la junulo, lin rigardante, lin amis kaj komencis lin preĝpetegi ke mem povu resti kun li. Kaj post ses tagoj Jesuo sugestis kion farendan kaj, vespere, la junulo iris al li kovrite per linvesto sur la nuda korpo. Kaj li estis kun Li la tutan nokton, ĉar Jesuo lin instruadis pri la regno de Dio. Kaj, tial, leviĝinte, li revenis al fronta rando de Jordano».

La dua eltiraĵo estas tre mallonga kaj enŝovata, laŭ Klemento, en Marko 10,46: «Kaj la fratino de la junulo kiun Jesuo amis kaj ties patrino kaj Saloma estis tie, kaj Jesuo ilin ne ricevis».

Klemento subtenas ke la du eltiraĵoj en la sekreta evangelio laŭ Marko estas aŭtentaj, sed reĵetas ke estas karpokrataj interpolaĵoj la vortoj «nuda homo kun nuda homo».

Tujpost, dum Klemento engaĝiĝas ekspliki la pasaĵojn, la letero interrompiĝas; en la lasta frazo, Klemento asertas «Sed multaj kromajn aferojn pri kiuj vi skribas ŝajnas kaj estas falsaĵoj».

Tiuj du eltiraĵoj konstituas la tutan materialon konservitan de la supozita sekreta evangelio laŭ Marko. Neniu alia kopio de tiu teksto estas konata kaj ankaŭ tiu supozita origina dokumento malaperis post la vizio de Smith.

Historio redakti

En 1958 Morton Smith konigis sian malkovraĵon en la monaĥejo de Mar Saba najbare de Jerusalemo: temas pri supozita letero de Klemento de Aleksandrio, nun nomata “sekreta evangelio laŭ Marko”. Smith (laŭ sia rakonto) fotis la tekston, enhavatan en tri paĝoj ĉe la fino de la libro eldonita en 17-a jarcento kaj gastiganta la verkojn de Ignaco el Antioĥio. Li fotis kaj redonis la volumon al la librejo de la monaĥejo. Sed de tiu momento la libro malaperis.

En la letero, antaŭe nekonata, troviĝis, kiel supre dirite, iuj pasaĵoj rilatantaj al la "sekreta evangelio laŭ Marko". Klemento, fakte, adresus tiu leteron al sia disĉiplo Teodoro okaze de debato kun la karpokratanoj, kiuj uzis sian apartan version de la Evangelio laŭ Marko; Klemento tiel konfirmus la ekziston de tia "sekreta evangelio laŭ Marko", sed ankaŭ asertis ke la Marka evalgelia versio aŭtenta estis tiu posedita de mem, ne tiu de la Karpokratanoj; Klemento citas en la letero tian evangelion por konfirmi ke Jesuo inicis siajn masklajn disĉiplojn pri la "Ĉiela Regno", sed ankaŭ precize reasertis ke en tiu evangelio ne estas parolate pri “nuda masklo kun nuda masklo”.

Morton Smith publikigis sian rezultojn en 1973, en du diversaj libroj, unu destinita al la studuloj Clement of Alexandria and a Secret Gospel of Mark, la alia, male, por informi la publikon pri la enhavo de tiu evangelio: The Secret Gospel.

Debato pri aŭtentikeco redakti

La Sekreta evangelio laŭ Marko estas konata pere de la eltiraĵoj cititaj en la supozita Letero de Mar Saba, kiu siavice estas konata nur pere de la kopio malkovrita de Morton Smith. Estas do tri la problemoj pridiskutindaj:

  1. ĉu la manuskripto de Mar Saba vere entenas aŭtentan leteron de Klemento de Aleksandrio;
  2. ĉu la citaĵoj de Klemento el la sekreta evangelio estas zorge faritaj;
  3. ĉu tiuj citaĵoj respegulas aŭtentan Markan tradicion.

En 1982 Morton Smith resumis la staton de la debato tiele:[2]:

  1. La atribuo al Klemento estas akceptata;
  2. La atribuo, flanke de Klemento, de la pasaĵoj el Marko estas malaprobata;
  3. la fonto de la pasaĵoj estas diversmaniere atribuata al ĝenro apokrifaj evangelioj, al pastiĉo de kanonaj materialoj, al ellaborado de kanonaj materialoj, aŭ kolekto de kanonaj materialoj miksitaj kun materialoj pli antikvaj je necerta origino.

Tamen, ankaŭ la aŭtentikeco de la Letero de Mar Saba estis laŭlonga tempo pridubata. Fakte, la manuskripto de la letero malaperis kaj ĉio kio pri ĝi restadis estis la blankaj-nigraj fotoj faritaj de Smith mem en 1958.[3] Dekomence iuj studuloj orientiĝis al la reĵeto de la asertoj de Smith, ĉar oni opiniis ke nur Smith havis aliron al la letero. En 1976, tamen, Guy G. Stroumsa kaj aliaj tri esploristoj retrovis la dokumenton (libron)[4] La tuta dokumentaro, fine, estis lokigita, el Mar Saba, en la biblioteko de la greka-ortodoksa Patriarka sidejo de Jerusalemo en 1977, kie la letero estis disigita el la libro, por esti arĥivigita tutaparte. En tiu okazo ĝi estis fotita de bibliotekisto Kallistos Dourvas.

La disigita letero sekve malaperis dum la dua serio de fotoj estis publikigita nur en 2000;[5] la du fotitaj serioj nun estas la unika dokumento de la letero. [6] La inko kaj la fibro de la materialo, do, neniam estis analizitaj. [7]

La interpreto de la sekreta evangelio laŭ Marko kiel moderna falsaĵo estis subtenita, post la morto de Morton Smith en 1991, de Jacob Neusner, specialisto pri la antikva judismo, konsiderita la studulo pri humanismaj disciplinoj kiu pli ol ĉiuj publikigis tiajn sciencaĵojn (900 libroj de li subskribitaj]. Neusner estis disĉiplo kaj admiranto de Smith, sed en 1984 la du publike rompis siajn reciprokajn rilatojn kiam Smith alarmis pri la akademia nekompetenteco de la eksa-disĉiplo.[8] Neusner priskribis, sekve, la sekretan evangelion laŭ Marko kiel "la falsaĵon de la jarcento".

En 2001 studulo Philip Jenkins metis sian atenton sur la romano de James Hunter, titolita The Mystery of Mar Saba (La mistero de Mar Saba), publikigita en 1940.[9][10][11][12]

Sinsekve, ankaŭ Robert M. Price kaj aliaj esploristoj... kaj ĉiuj subtenis la tezon laŭ kiu Morton Smith elpensis la leteron de Mar Saba por krei materialon por romano... [13]

En 2010, kroma grafologia analizo de fotitaj skribaĵoj de la supozita manuskripto de Mar Saba estis efektivigita de la greka grafologiistino Venetia Anastasopoulou komisiita de la Biblical Archaeology Review: Ŝi komparis la skribmanieron de la manuskripto kun skribaĵaj specimenoj de Morton Smith, kaj alvenis al la konkludo ke, eble, la manuskripto ne estas verko de Smith.[14]

Lakuntruoj kaj kontinueco redakti

Oni provis defendi la versimolecon de la du eltiraĵoj tiel: “la du eltiraĵoj aldonus solvojn al iuj eroj neeskplikeblaj de la kanona Evangelio laŭ Marko.

Junulo kaj lina tuniko redakti

1. En la Evangelio laŭ Marko oni legas (14:51-52): “Kaj sekvis lin unu junulo, vestita per tolaĵo ĉirkaŭ la nuda korpo; kaj oni kaptis lin; sed lasinte la tolaĵon, li forkuris nuda”. La rakontero ŝajnas rompi la seriozecon de la rakonto, kaj puŝis al diversaj interpretoj. Laŭ iuj komentistoj, temas pri eksterulo loĝanta najbare de la ĝardeno kiu eliris por vidi tion kio okazis post esti vekita pro la bruo[15] W. L. Lane kun diversaj opinias ke la evangeliisto citas tiun epizodon por evidentigi ke ĉiuj, ne nur la disĉiploj, forlasis Jesuon en la manoj de la gvardio,[16] La ero havas malmulte da kongruo kun la retero de la rakonto, kaj florigis diversajn interpretojn. Laŭ iuj komentistoj temus pri eksterulo loĝanta najbare de la ĝardeno, vekita pro la bruo. W. L. Lane opinias ke la evangeliisto citas tiun epizodon por evidentigi ke ĉiuj, ne nur la disĉiploj, forlasis Jesuon tutesola en la mano de liaj malamikoj [17] Sed tiuj eskplikoj ne tute kontentigas.

La vorto mem greka neaniskos ("juna homo") estas utiligita kaj en la Evangelio laŭ Marko (14,51) kaj en la sekreta evangelio laŭ Marko. Se oni akceptas la teorion de Helmut Koester kaj John Dominic Crossan, ke la kanona Marka evangelio estas revizio de la segreta evangelio kaj ke tiu siavice estas priellaboraĵo de alia antaŭa origina Evangelio laŭ Marko, eblas kroma ekspliko, tiu: temus pri pasaĵo paralela al tiu de la resurekto de Lazaro de Evangelio laŭ Johano (11,3,5,35-36): ambaŭ epizodoj elstarigas la amon de Jesuo al homo resurektinta kaj, krome, ili estas lokigitaj en la sama Betania.[18]

Troviĝas ankaŭ alia okazo en kiu estas uzata la vorto neaniskos en la Evangelio laŭ Marko, kiam oni parolas pri la junulo blanke vestita en la Malplena Tombo de Jesuo (16,5). Rilate tiun pasaĵon ekzistas paralelaĵoj kaj en la Evangelio laŭ Luko kaj en la Evangelio laŭ Mateo, sed en neniu el la du estas uzata neaniskos. Eblas, do, ke tiuj okazoj de neaniskos en Marko kanona kaj en Marko sekreta kunrilatus. La subtenantoj de la aŭtentikeco de la sekreta evangelio laŭ Marko, cetere, sugestas ke tiu evangelio estus kreinta sur la bazo de Marko (14,51 kaj 16,5).

La lakuntruoj de la vojaĝo al Jeriĥo redakti

2. La dua eltiraĵo ŝajnas plenigi lakuntruon de Marko 10,46: «Kaj ili venis al Jeriĥo; kaj kiam li foriris el Jeriĥo kun siaj disĉiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo». La manko de ĉiuspeca evento en Jeriĥo estus interpretita kiel la sekvo de la perdo de parto de la teksto, kaj la dua eltiraĵo enŝovus malgrandan renkontiĝon ĉi-punkte ĝuste en Jeriĥo.

Helmut Koester kaj Ron Cameron subtenas ke la sekreta Marko antauŭas la kanonan Markon, kaj ke tiu lasta estus korekto de la sekreta evangelio laŭ Marko.[19] Tiu hipotezo eskplikas la rakontan malkontinuecon ĉeestigitan de la lakuno. Aliaj adheras al tiu opinio, sed multe ne. Four Other Gospels: Shadows on the Contours of Canon, Minneapolis, 1985, p. 108</ref>

Notoj redakti

  1. Thiessen e Merz, The Historical Jesus: A Comprehensive Guide, 1998, p. 46.
  2. Morton Smith, Clement of Alexandria and Secret Mark: The Score at the End of the First Decade, Harvard Theological Review 75 (1982) [1]
  3. Steinfels, «Was It a Hoax? Debate on a 'Secret Mark' Gospel Resumes», New York Times, 31 marzo 2007.
  4. Afterword dalla The Dawn Horse Press (file PDF). Arkivita el la originalo je 2006-01-27. Alirita 2013-01-19.
  5. Charles W. Hedrick kaj Nikolaos Olympiou, «Secret Mark» Arkivigite je 2012-06-25 per la retarkivo Wayback Machine, en The Fourth R 13:5 (2000): 3–11, 14–16. Tie estas montrataj koloraj tavoloj de la manuskripto.
  6. Stephen Carlson, The Gospel Hoax, Baylor, 2005, p. 2
  7. Bart Ehrman, Lost Christianities, 2005, p. 83–84.
  8. Bethune, «Mark's Secret Gospel: What Does a Contested Text Say About Jesus, Gay Sex and Baptism? Arkivigite je 2007-10-10 per la retarkivo Wayback Machine», Maclean's, 12-a de majo 2005.
  9. Exploring the origins of the Bible Craig A. Evans, Emanuel Tov - 2008 "(6) The entire story—finding a long-lost document in the Mar Saba Monastery that is potentially embarrassing to Christianity— is adumbrated by James Hunter's The Mystery of Mar Saba.35 Indeed, one of the heroes of the story, who helps to unmask the perpetrators and expose the fraud, is Scotland Yard Inspector Lord Moreton..."
  10. Stephen C. Carlson The Gospel hoax: Morton Smith's invention of Secret Mark - 2005 111 "27 Hunter, Mystery of Mar Saba, 280–83. This was suspicious to Price, “Second Thoughts about the Secret Gospel,” "
  11. Scott Gregory Brown Mark's other gospel: rethinking Morton Smith's controversial discovery Canadian Corporation for Studies in Religion - 2005 "Hunter named his tale The Mystery of Alar Saba. In Hunter's story, degenerate monks at Mar Saba conspire with an evil German "Higher Critic and archaeologist" (11), who coerced a hapless Greek scholar into forging the manuscript. "
  12. «Is the Secret Gospel of Mark a Modern Forgery Based on a Cheesy Christian Novel?» (accesso 28 febbraio 2009)
  13. Peter Jeffery, The Secret Gospel of Mark Unveiled: Imagined Rituals of Sex, Death, and Madness in a Biblical Forgery. Yale University Press, 2007 ISBN 0-300-11760-4 kie estas subtenate ke Smith estis skribinta tiun leteron por «krei impreson ke Jesuo praktikis samseksemon. Tamen aliaj reagis defendante Smith.
  14. «Did Morton Smith Forge ‘Secret Mark’? Handwriting Expert Weighs In Arkivigite je 2010-07-05 per la retarkivo Wayback Machine» (aliro de 26-a aprilo 2010)
  15. Wesley's Notes on the Bible
  16. Lane, The Gospel of Mark, New International Commentary on the New Testament, 1974, pp. 527-28 (kun referenco al Marko 14,27).
  17. Lane, The Gospel of Mark, New International Commentary on the New Testament, 1974, p. 527-28 (kun referenco al Marko 14,27).
  18. Helmut Koester, Ancient Christian Gospels (Harrisburg, PA: Trinity Press, 1990), 293-303. (online)
  19. Secret Mark at earlychristianwritings.com, inkluzivas la citaĵojn de Helmut Koester, Ancient Christian Gospels (Harrisburg, PA: Trinity Press 1990), pp. 293-303, e Ron Cameron, ed., The Other Gospels: Non-Canonical Gospel Texts, Philadelphia, PA: The Westminster Press 1982, pp. 67-71

Bibliografio redakti

  • Morton Smith, Secret Gospel, Dawn Horse P., 1973, ISBN 0-913922-55-2.
  • Morton Smith, Clement of Alexandria and a Secret Gospel of Mark, Harvard University Press, 1973, ISBN 0-674-13490-7.
  • Stephen Carlson, The Gospel Hoax: Morton Smith's Invention of Secret Mark, Baylor University Press, 2005.
  • Peter Jeffrey, The Secret Gospel of Mark Unveiled, Yale University Press, 2007.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti