Seks-bombo estas esprimo por tiuj virinoj, kiuj havas fortan seksallogon aŭ okulfrape seksajn korpoformojn. Tiu esprima formo estas uzata en la germana, rusa, hungara kaj aliaj orient-eŭropaj lingvoj, dum la angla uzas la esprimon bombshell („bombo“ + „granato, obuso“). Tiu formo (Bombshell) estis uzata en holivuda filmo de 1933, por Jean Harlow. En Germanio disvastiĝis la esprimo seksbombo (Sex-Bombe) en la 1950-aj jaroj.

Virino, rajdante sur bombo, pentrita sur bombaviadilo B-17
Marilyn Monroe (maldekstre) kun Jane Russell
Jayne Mansfield en Too Hot to Handle (1960)

Klasikaj seks-bomboj estis inter aliaj Mae West, Rita Hayworth, Marilyn Monroe, Brigitte Bardot, Jayne Mansfield, Anita Ekberg, Raquel Welch, Gina Lollobrigida kaj Sophia Loren.

Aliaj redakti

Vidu ankaŭ redakti