Seksa pozicio estas pozicio de la korpo, kiu povas esti uzata por seksumado. La koitoj ĝenerale priskribas pozicion, kiun partoprenantoj dum tiuj ĉi aktoj okupas. Alfred Kinsey uzis ses ĉefajn poziciojn kiel kategoriojn.[1] Ĉar la nombro de pozicioj, kiujn eblas uzi dum seksumado, estas principe nelimigita[2], tiu ĉi artikolo ne estas limigita. Tri kategorioj de seksumado estas ofte aplikata: vagina seksumado, anusa seksumado kaj buŝa seksumado.[3]

Amscena skulptaĵo de la Sunga periodo (ĉirkaŭ en la 1-a jarcento antaŭ nia erao).

Lingva noto: La vorto kunulo povas marki personon de iu ajn sekso kaj ĝi estas uzata tiel en tiu ĉi artikolo, se ne estas el la teksto unusignifa, ke temas pri viro aŭ pri virino.

Historio de seksaj pozicioj redakti

La plej frua konata eŭropa mezepoka teksto dediĉita al seksaj pozicioj estas la Speculum al foderi, foje konata kiel "la spegulo de koito" aŭ laŭvorte "spegulo por fikantoj". Ĝi estas kataluna teksto el la 15-a jarcento malkovrita dum la 1970-aj jaroj.[4][5]

Penetremaj pozicioj redakti

Tiuj ĉi pozicioj ensumigas enŝovigadon de peniso aŭ aliaj falussimilaj objektoj (ekzemple guman anstataŭigaĵon - penetriganta kunulo povas esti do ankaŭ virino) en vulvonanuson.

Penetranta kunulo supre, venanta de antaŭe redakti

 
Geamantoj en misiista pozicio, Gustav Klimt, 1914

Tiuj ĉi pozicioj estas ĉefe uzataj dum vagina kontakto, sed eblas uzi ĝin ankaŭ dum anusa koito. La baza pozicio nomiĝas la misiista. La akceptanta kunulo kuŝas dum ĝi sur la dorso kun la dismetitaj kruroj. La penetranta kunulo kuŝas supre super ŝi, vid-al-vide. Eblas tiuj ĉi variantoj:

  • La penetranta kunulo staras antaŭ la akceptanta kunulo, kies kruroj estas kurbigitaj trans eĝo de lito aŭ alia submetaĵo, ekz. tablo.[6] Se la kruroj de la akceptanta kunulo estas levitaj supren apogante sin je la penetranta kunulo, oni iam diras al tiu ĉi pozicio papilia pozicio. Eblas fari tion ankaŭ surgenue.
  • La akceptanta kunulo kuŝas sur la dorso. La penetranta kunulo staras levante la pelvon de la kunulo por la penetrado. Varianto estas, ke la akceptanta kunulo apogas sin per la kruroj je la ŝultroj de la penetranta kunulo.
  • La akceptanta kunulo kuŝas sur la dorso, kun la kruroj altiritaj rekte laŭlonge laŭ la korpo kaj kun la genuoj ĉe la kapo. La penetranta kunulo tenas la krurojn de la akceptanta kunulo penetrante desupre.
  • Simila kiel ĉe la antaŭa pozicio, sed la kruroj de la akceptanta kunulo ne bezonas esti laŭlonge laŭ la korpo kaj la penetranta kunulo fleksos la brakojn ĉirkaŭ la akceptanta kunulo, por ke tiu alpremu ties krurojn kiel eble plej multe al la mamoj. En The Perfumed Garden[7], la traduko de Burton, tiu ĉi pozicio estas nomata ŝtopiĝo.
  • Tekniko por maksimuma stimulado de klitoro; la pozicio, en kiu la virino estas penetrata tra vagino: la penetranta kunulo eniras en la vaginon en la misiita pozicio ŝovante sin iom antaŭen, por ke la bazo de la peniso frotu sin je la klitoro.
  • La akceptanta kunulo krucumos la krurojn antaŭ la kapo (aŭ almenaŭ ties ekstremaĵojn alŝovos al la oreloj), kuŝante surdorse. La penetranta kunulo poste tenas la akceptantan kunulon firme je maleolojplandoj tute kuŝante sur la akceptanta kunulo. Varianto estas, ke la akceptanta kunulo krucumos la maleolojn sur la ventro, kun la genuoj ĉe la ŝultroj kaj poste la penetranta kunulo kuŝas plenpeze sur la maleoloj de la akceptanta kunulo. La pozicio nomiĝas viena konko laŭ libro The Joy of Sex.[8]

Penetrado de malantaŭe redakti

Plimulton el tiuj ĉi pozicioj eblas praktiki kaj por vagina kaj por anusa penetrado.

  • La akceptanta kunulo estas kvarpiede kun la korpo horizontale. La penetranta kunulo enŝovas la penison de malantaŭe. Oni nomas tion kankropozicio. La penetranta kunulo povas ankaŭ teni la akceptantan kunulon je la haroj por ties pli bona kontrolo.
  • En la varianto hunda pozicio la trunko de la akceptanta kunulo estas klinita suben. La penetranta kunulo povas levi siajn flankojn super la flankojn de la akceptanta kunulo por atingi maksimuman penetradon.
  • En alia varianto de la hunda pozicio la penetranta kunulo lokigos ekstremaĵojn de siaj genuoj ambaŭflanken de la akceptanta kunulo, dum tiu konservas la genuojn fleksitaj kaj efike levas sin kiel eble plej alten dum la penetrado. La manoj de la penetranta kunulo estas kutime sur la dorso de la akceptanta kunulo, por ke la penetranta kunulo ne falu antaŭen.
  • En plua varianto de la pozicio la akceptanta kunulo genuas vertikale. La penetranta kunulo povas fajne tiri la brakojn de akceptanta kunulo je la polmo direkte malantaŭen.
  • En kulera pozicio kuŝas ambaŭ kunuloj sur la sama flanko, turnitaj en la saman direkton[9]
  • La akceptanta kunulo kuŝas surflanke. La penetranta kunulo genuas kaj penetras de malantaŭe. Alterne la penetranta kunulo povas stari, se la akceptanta kunulo kuŝas sur plialtigita submetaĵo.
  • La akceptanta kunulo kuŝas surventre, eventuale kun distiritaj kruroj. La penetranta kunulo kuŝas sur la akceptanta kunulo.[2] Enmeto de kapkuseno sub la flankojn de la akceptanta kunulo en tiu ĉi pozicio plialtigas la stimuladon.
  • La akceptanta kunulo kuŝas surventre kun la genuoj apud si. La penetranta kunulo kuŝas sur ties distiritaj kruroj.
  • La akceptanta kunulo kuŝas surflanke per la supra kruro antaŭen. La penetranta kunulo genuas ĉirkaŭ la suba kruro de la akceptanta kunulo.

La akceptanta kunulo supre redakti

 
La rajdista pozicio

Plimulton de tiu ĉi pozicioj eblas uzi kaj por vagina kaj por anusa penetrado.

  • La penetranta kunulo kuŝas surdorse. La akceptanta kunulo genuas sur la penetranta kunulo, vid-al-vide. Iam oni nomas tion rajdista pozicio, iam ankaŭ ĉevala pozicio.
  • Kiel ĉe la antaŭa pozicio, sed la akceptanta kunulo sidas male. Oni nomas tion turnigita rajdisto.
  • Kiel en la unua kazo, sed la akceptanta kunulo kurbiĝos la dorson havante la manojn sur la planko.
  • Kiel en la unua kazo, sed la akceptanta kunulo estas en kaŭra pozicio (anstataŭ surgenue) super la penetranta kunulo.
  • La penetranta kunulo estas surdorse, la akceptanta kunulo kuŝas sur ties genuoj ŝovinta kontraŭ la planko.
  • La penetranta kunulo kuŝas sur supra parto de la dorso sur malalta tablo, divano, brakseĝo aŭ eĝo de lito, kun la plandoj sur la planko kaj perdorse paralele kun la planko. La akceptanta kunulo povas ekokupi kiun ajn el la eblaj pozicioj.
  • Flanka pozicio, rekomendata fare de esplorduopo Masters kaj Johnson, estis preferata fare de tri kvaronoj de la partoprenantoj de ambaŭseksa studado post tio, kiam ili provis tiun ĉi pozicion. Ĝi aspektas tiel, ke la viro kuŝas sur la dorso kaj la virino estas turnigita iom flanken, do ŝia pelvo estas super la viro, sed ŝia pezo estas ekster li.

Sidante kaj surgenuante redakti

 
Kunuloj, kiuj seksumas sidante

Plimulton de tiuj ĉi pozicioj eblas uzi kaj por la vagina kaj por la anusa penetrado.

  • La penetranta kunulo sidas sur areo kun la distiritaj kruroj. La akceptanta kunulo sidas supre kun la kruroj fleksintaj trans la penetranta kunulo. Tiun ĉi pozicion en The Perfumed Garden, la traduko de Burton, oni nomas batado en poton.[7] Se la penetranta kunulo krucumos anstataŭ tio la krurojn, tio nomiĝas lotusa pozicio[10] Tiun ĉi pozicion eblas kombini kun karesado de fingroj kaj gluteoj de la akceptanta kunulo kaj la gluteoj de la penetranta kunulo - tiel eblas atingi pli grandan ĝuon kaj ŝancon por orgasmo ĉe ambaŭ kunuloj.
  • La penetranta kunulo sidas en brakseĝo. La akceptanta kunulo sidiĝos ĉirkaŭe sur la penetranta kunulo, perfrunte al la penetranta kunulo, kun la plandoj sur la planko. Iam oni nomas tion sina danco. Tiel ĉi eblas akomodi ankaŭ aliajn variantojn kun la akceptanta kunulo supre.
  • La penetranta kunulo sidas sur divano aŭ en brakseĝo, kiu havas apogilojn por manoj. La akceptanta kunulo sidas sur la sino de la penetranta kunulo, perpendikle al la kunulo, kaj perdorse apogas sin je la apogilo.
  • La penetranta kunulo surgenuas, dume la akceptanta kunulo kuŝas surdorse, kun la maleoloj sur la ŝultroj de la penetranta kunulo.[7]

Starante redakti

 
Unu kunulo staras tenante la alian sen apogo

Plimulton de tiuj ĉi pozicioj eblas uzi kaj por la vagina kaj por la anusa penetrado. En la baza pozicio ambaŭ kunuloj staras vid-al-vide. Eblas tiuj ĉi variantoj:

  • En la baza pozicio la kunuloj staras vid-al-vide dediĉante al vagina seksumado. Por ke la kunuloj respondecis per la alto unu al la alia, la pli malalta povas ekzemple stari sur ŝtupo aŭ piedvesti ŝuojn kun altaj kalkanumoj. Por pli firma staro dum la penetrado povas esti pli bone, se la virino apogas sin perdorse je muro. Tian apogon Kamasutro nomas pendanta kontakto[11]. Tiu ĉi pozicio estas ofte uzata sur lokoj, kiel estas muro en dormoĉambro aŭ en duŝo. Se tio okazas en la duŝo, por pli bona ĝuo eblas havi fluantan varman akvon.
    • Alterne povas la akceptanta kunulo stari frunte de la penetranta kunulo - tio ebligas anusan seksumadon. Tiu ĉi pozicio povas ŝanĝiĝi tiel, ke la akceptanta kunulo okupas diversajn poziciojn en parta staro. Ekzemple tiu povas fleksiĝi en talio kaj apogi per la manoj aŭ kubutoj je la tablo. Aŭ tiu povas ambaŭ manojn kaj unu kruron meti sur la plankon kaj lasi la penetrantan kunulon levi la alian kruron.
  • La penetranta kunulo staras. La akceptanta kunulo ĉirkaŭos la penetrantan kunulon per la manoj ĉirkaŭ la kolo kaj per la kruroj ĉirkaŭ la talio, per kio donos la vulvonanuson al la peniso de la viro. Tiu ĉi pozicio estas pli simpla, simile kiel ĉe la pozicio priskribita pli supre. Tio ĉi ankaŭ helpos teni la akceptantan kunulon levita. Kamasutro nomas tion pendanta kontakto.[11]

Pozicioj specifaj por la anusa seksumado redakti

 
Anusa seksumado inter du viroj en la misiista pozicio

Plimulton de la pozicioj de la penetranta seksumado (vidu pli supren) eblas akomodi al la anusa seksumado, precipe tiujn, kiam oni penetras de malantaŭe. Ankaŭ aliaj devene porvaginaj praktikoj, ekzemple fingrumado, eblas akomodi por la anusa seksumado. Sed kelkajn poziciojn ne eblas rekte akomodi, rilate al diferenca angulo por trapenetro en la vaginon kaj en la anuson. La sekvantaj pozicioj estas konvenaj por la anusa seksumado.

  • Kankropozicio - vidu pli supren. Tiu ĉi pozicio maksimumigas la profundon de la penetrado, kio povas postulata por unu aŭ por ambaŭ kunuloj, sed ĝi plialtigas danĝeron por la dika intesto. Se la akceptanta kunulo estas viro, pli bone estas stimulata prostato. Tiu ĉi pozicio ebligas grandajn "alpuŝojn". Varianto estas saltiga pozicio, en kiu la akceptanta kunulo staras klinigos la trunkon suben. La akceptanta kunulo povas ankaŭ kuŝi plate surventre, la penetranta kunulo poste distiras ties femurojn.
  • Misiista pozicio - vidu pli supre. Por optimuma aranĝo la kruroj de la akceptanta kunulo devus esti en aero, la genuoj altiritaj al la brusto. Povas esti ankaŭ utile uzi apogon (ekz. kapkusenon) sub la flankojn de la akceptanta kunulo. La penetranta kunulo ekokupos pozicion inter la kruroj de la akceptanta kunulo. Tiu ĉi pozicio estas ofte menciata kiel bona por komencantoj, ĉar ĝi ebligas liberiĝi pli perfekte, ol estas kutima ĉe la "hunda" pozicio.
  • Kulera pozicio - vidu pli supren. Ĝi ebligas al la akceptanta kunulo bone priregi la komencon de la penetro kaj profundon, rapidecon kaj la forton de la sekvanta penetro.
  • Turnigita misiista pozicio - vidu pli supren. Denove ĝi estadas iam menciata kiel konvena por la komencantoj, rilate al ebleco de la akceptanta kunulo priregi la profundon, ritmon kaj rapidecon de la penetrado. Pli konkrete la akceptanta kunulo povas malrapide puŝi sian anuson kontraŭ la penetranta kunulo kaj ebligi tiel ripozon al ties muskoloj.

Malpli kutimaj pozicioj redakti

 
Pozicio T-kvadrato

Tiuj ĉi pozicioj estas pli progresemaj kaj eble ne tiel vaste konataj aŭ praktikataj, kiel tiuj pli supre menciitaj. La akceptanta kunulo estas sube. La penetranta kunulo kuŝas supre, perpendikle al akceptanta kunulo.

  • La penetranta kunulo kuŝas surdorse kun la distiritaj kruroj. La akceptanta kunulo kuŝas surdorse sur la penetranta kunulo, kun la distiritaj kruroj, frunte supren.
  • Ambaŭ kunuloj kuŝas surdorse, per la kapoj de si. Ĉiu el ili metos unu kruron sur la ŝultrojn de tiu alia (kiel agrafo) kaj la alian kruron ien flanken.
  • La akceptanta kunulo kuŝas surdorse kun la genuoj supre kaj per la ekstremaĵoj de la kruroj de si. La penetranta kunulo kuŝas flanke perpendikle al la akceptanta kunulo kaj la flankoj en arko limigita per la kruroj de la akceptanta kunulo. Iam oni nomas tion T-kvadrato.
  • La kruroj de la akceptanta kunulo estas komune turnitaj flanken direkte al la penetranta kunulo, kiu havas la krurojn distiritaj kaj surgenuas rekte malantaŭ la flankoj de la akceptanta kunulo, sur kiu la penetranta kunulo havas ankaŭ siajn manojn. Oni povas nomi la pozicion modifita T-kvadrato.[12]
  • La akceptanta kunulo kuŝas surdorse, la penetranta kunulo kuŝas perpendikle al la akceptanta kunulo. La akceptanta kunulo fleksos la genuon de unu kruro kiel eble plej proksime al la kapo de la penetranta kunulo, do tie estas sufiĉe da loko, por ke eniru tien la talio de la penetranta kunulo, dum ties kruroj ĉirkaŭas la alian kruron de la akceptanta kunulo. La movo internen-eksteren estos okazanta pli en direkto "de flanko al flanko" ol laŭ perpendikla akso. Tiu ĉi pozicio ebligas dum la seksumado stimuladon de la fingroj, la kunuloj povas (se ili volas) teni la okulan kontakton kaj ambaŭ havas bonajn perspektivojn por atingi orgasmon.
  • La penetranta kunulo sidas sur eĝo de lito aŭ brakseĝo kun la kruroj vaste distiritaj sur la planko. La akceptanta kunulo kuŝos sur la dosrson sur la plankon kaj transĵetos siajn krurojn trans la krurojn de la penetranta kunulo. La penetranta kunulo tenas la genuojn de la akceptanta kunulo kaj priregas la penetradon.
  • Sepa pozicio en The Perfumed Garden, la traduko de Burton, estas nekutima pozicio nepriskribata en aliaj klasikaj seksaj manlibroj.[7] La akceptanta kunulo kuŝas surdorse. La penetranta kunulo kuŝas al tiu vid-al-vide, ĉirkaŭe ĉirkaŭ la suba kruro de la akceptanta kunulo, kaj levas ties supran kruron ambaŭflanken de la korpo ĝis fleksaĵo de sia kubuto aŭ al sia ŝultro. Eĉ kiam kelkaj referencoj priskribas tiun ĉi pozicion, ke ĝi estas "por akrobatistoj kaj oni ne konsideru ĝin serioze"[13], aliaj aŭtoroj trovis ĝin komforta, precipe dum gravedeco.
  • La penetranta kunulo ĉirkaŭas unu kruron de la akceptanta kunulo, kiu kuŝas surflanke.
  • Ramo estas malfacila pozicio de tempo al tempo vidata en pornofilmoj. Ĝi estas priskribata en diversaj fontoj per multaj manieroj. En ambaŭseksa kunteksto la virino kuŝas surdorse, poste ŝi levos la krurojn tiel alte, kiel tio nur eblas. Ŝia kunulo povas penetri ŝin starante vagine aŭ anuse. Tiu ĉi pozicio tre pezigas la dorson de la virino, tiel ŝi devus apogi sin per malmola submetaĵo.
  • Plua pozicio estas tia, ke la viro kuŝas surdorse kaj la virino perdorse al li.
  • Ankoraŭ plua pozicio aspektas tiel, ke ambaŭ kunuloj kuŝas surdorse de si, sed ili estas reciproke en kontakto per puba tereno.

Eluzo de meblaro aŭ aparta aparato redakti

Plimulton de seksaj aktoj oni kutime praktikas en lito aŭ sur alia simpla bazo. Per disvastigo de skalo de alirebla subteno plinombriĝos ankaŭ skalo de eblaj pozicioj. Por tiu ĉi celo eblas uzi kutiman meblaron. Ekzistas ankaŭ diversaj formoj de erotika meblaro aŭ aliaj aparatoj, kiel estas speciala balancilo aŭ trapezo, kiun eblas uzi al ankoraŭ pli erotikaj seksaj pozicioj.

Pozicioj por plifortigo aŭ limigo de fekundeco redakti

La gravedeco estas potenciala rezulto de kia ajn formo de seksumado inter la fekunda virino kaj la fekunda viro, kiam spermo venos en kontakton kun la vagina tereno (tipe vagina seksumado), sed gravediĝi eblas ankaŭ dum anusa seksumado, diĝita seksumado kun ejakulaĵo sur la fingroj, aŭ se la spermo estas sur la korpo kaj ĝi gransportos sin en la vaginan terenon). (La viroj kaj la virinoj estas tipe fekundaj post atingo de pubereco.) La buŝa seksumado mem pri si neniam kondukas al gravedeco. Sed dum malatentemo povas okazi, ke gravediĝo okazos tiel, ke la spermo venos sur la fingroj aŭ sur la korpo en la vaginan terenon. Tiuj, kiuj aŭskultas ulinajn onidirojn, kredas, ke certaj pozicioj donas pli bonajn rezultojn ol la aliaj - sed neniu pozicio estas efika kontraŭkoncipilo.

Referencoj redakti

  1. 6 Positions For Sexual Intercourse - In Order Of Popularity - Sex, Love And Marriage - Book of Lists - Canongate Home
  2. 2,0 2,1 Rogiere, Jean, "The Little Book of Sex". Ulysses Press. 2001. ISBN 1-56975-305-9, 96 paĝoj.
  3. Sexual Intercourse. Discovery.com. Arkivita el la originalo je 22-a de aŭgusto 2008. Alirita 12-a de januaro 2008.
  4. Michael R. Solomon, editor (1986). Text and Concordance of Speculum al foderi, Biblioteca Nacional MS. 3356. ISBN 0-942260-60-0
  5. Michael R. Solomon (1990). The Mirror of coitus : a translation and edition of the fifteenth-century Speculum al foderi. Hispane. ISBN 0-940639-48-3
  6. The Perfumed Garden of Sensual Delight, Muhammad ibn Muhammad al-Nafzawi, translated by Jim Coville, 1999, Kegan Paul International, ISBN 0-7103-0644-X, 82 paĝoj.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 The Perfumed Garden, Shaykh Nefwazi [sic], translated by Sir Richard Francis Burton, 1886. full text available at Internet Sacred Text Archive
  8. Comfort, Alex, "The Joy of Sex: Fully Revised & Completely Updated for the 21st Century". Crown. Fully rev. ed., 2002. ISBN 1-4000-4614-9, 256 paĝoj.
  9. Westheimer, Ruth K., "Sex for Dummies". For Dummies. 2nd ed., 2000. ISBN 0-7645-5302-X, 432 paĝoj.
  10. So Feminine Arkivigite je 2007-10-31 per la retarkivo Wayback Machine, Love Machine, alirita la 24-an de septembro 2006
  11. 11,0 11,1 The Kama Sutra, as given at Kamasutra-sex.org Arkivigite je 2008-09-06 per la retarkivo Wayback Machine
  12. The Modified T-square is Position 17 at Sensual Interactive
  13. Hooper, Anne J., "Anne Hooper's Kama Sutra". DK Publishing. 1st ed., 1998. ISBN 1-56458-649-9, 160 paĝoj.