Seksa skandalo de John Brownlee

La seksa skandalo de John Brownlee okazis en 1934 en Alberto (Kanado), kaj devigis la eksiĝon de la ĉefministro de Alberto John Edward Brownlee. Brownlee estis akuzita pri la delogo de Vivian MacMillan, familia amikino kaj sekretariino de la ministro pri justico, kiam ŝi estis 18-jara. La rilato daŭris tri jarojn.

John Edward Brownlee

Brownlee protestis, ke la tuta afero estis inventaĵo de pluraj el liaj politikaj kontraŭuloj de la Liberala Partio de Alberto.