Seksa egaleco

la principo ke viroj kaj virinoj estu egale traktataj, sen diskriminacio laŭ sekso
(Alidirektita el Seksegaleco)

La seksa egaleco estas tendenco al la ideo ke kaj viroj kaj virinoj devas ricevi la samajn rajtojn, profitojn, egalecon de oportunoj, saman traktadon jure kaj devas estis traktataj samrespekte ĉiuj aspektoj de la ĉiutaga vivo: laboro, sano, edukado.[1] La principo de egaleco kaj de nediskriminacio pro tialoj de sekso estas devigo de ĝenerala internacia juro kiu devigas ĉiujn ŝtatojn kaj pro sia unuaranga karaktero estas establita ĉiam kiel principo inspiranta la ceteron de la fundamentaj rajtoj.

Simbolo pri seksegaleco.

Je tutmonda skalo, atingi la seksegalecon postulas ankaŭ la forigon de damaĝaj praktikoj kontraŭ virinoj kaj infaninoj, inter kiuj menciindas la seksa trafiko, la virinmortigo, la seksa perforto dum militoj inter aliaj praktikoj de kontraŭvirina perforto kaj kontraŭvira perforto. La Loĝantarfonduso de Unuiĝintaj Nacioj (FNUAP) deklaris, ke "spite, ke multaj internaciaj interkonsentoj konfirmas iliajn homajn rajtojn, la virinoj estas multe pli suferantaj ol viroj pro malriĉo kaj senalfabeteco. Ili havas malpli da aliro al propraĵoj, al kredito, al kapabligo kaj al dungado. Ili multe malpli ol viroj tendencas esti politike aktivaj kaj multe pli esti viktimoj de hejma perforto".[2]

Referencoj redakti

  1. «Igualdad entre los generos - Unicef». Plan de Acción para la Igualdad entre los Géneros para 2018-2021, alirita la 3an de Februaro 2021.
  2. Gender equality. UNFPA. Alirita 14a de junio 2015.

Vidu ankaŭ redakti