La sekskaresado (en kelkaj vortaroj aperas kiel fingrumado, fikaresado, ktp.) priskribas rilatojn kiuj precipe konsistas el intimaj karesoj, sen ajna penetrado, ĉu travagina ĉu traanusa. En pluraj naciaj lingvoj ofte estas uzata la anglalingva vorto petting (aktuale pli konata sub la nomo "getting off" kiel esprimo de afekto aŭ seksallogo) sed ne plu uzita en la angla ekde la seksa revolucio de la 1970-aj jaroj, kiu rilatas al la verbo to pet, kiu havas pli ampleksan signifon ol la seksa kaj aludas la karesojn, kisojn, ktp. eĉ ankaŭ al la dorlotbestoj (pet ankaŭ signifas 'dorlotbesto'), la karesetojn kiujn la beboj donas al la patrinoj, ktp.

Reza Abassi - du amantoj

Gradoj redakti

Ekzistas tri gradoj de sekskaresadoj[1]:

  • Grado I: Preni la manojn, kisi, brakumi aŭ karesi unu la alian.
  • Grado II: Seksaj karesoj kun vestoj, kiuj povas imiti la amoradon.
  • Grado III: Seksaj karesoj senvestaj. Ili inkluzivas meti la manojn sub la vestojn kaj esti tute nudaj kaj praktiki buŝan seksumadon, reciprokan masturbadon, seksfrotadontribadismon

Riskoj redakti

La plejmulto el la praktikoj de la sekskaresado havas nenian aŭ malaltan riskon por transdonado de venereaj malsanoj, kaj en aliseksamaj kaj en samseksamaj praktikoj, se la vaginaj aŭ fluaĵoj aŭ la spermo ne havas kontakton kun la mukozoj (buŝa kaj seksorganaj) de la alia persono[2].

Vidu ankaŭ redakti

Brakumo

Tantra masaĝo

Referencoj redakti

  1. Lilian Fernández F; Luis Bustos M; Leonardo González W; Damián Palma A; Johanna Villagrán A; Sergio Muñoz N (junio 2000), "Kredoj, sintenoj kaj scioj pri seksa edukado inter adoleskuloj kun agxo 11 gxis 17" (in es), Medicina Revuo de Ĉilio 128 (6), doi:10.4067/S0034-98872000000600002, ISSN 0034-9887, Vikidatumoj Q115125456 
  2. Marina, Mirta (2011), Integrita sekseduko : por interparolo en familio, Bonaero: Ministerio de edukado de Argentinujo, p. 26, (ISBN 978-950-00-0849-5), Vikidatumoj Q115125653, https://web.archive.org/web/20121017063838/http://www.msal.gov.ar/images/stories/publicaciones/pdf/educacionsexual-en-familia.pdf