Sekundara literaturo

Sekundara literaturo, aŭ sekundarliteraturo, kontraste al la baza verkista teksto (primara literaturo), estas la sciencaj kaj kritikaj verkoj pri tiu baza teksto, biografioj kaj aliaj prezentadoj pri verkistoj, epokoj ktp., menciataj en bibliografio. En Esperanto, la sekundarliteraturo aperas precipe en formo de recenzoj, ekzistas nur malmultaj iom ampleksaj sekundarliteraturaj laboraĵoj.

Relative frua ekzemplo de sekundara literaturo originale verkita en Esperanto estas:

  • Lajos Tárkony: De paĝo al paĝo, Literaturaj profiloj. Literatura Mondo, Budapeŝto 1932.

Lastatempaj ekzemploj de Esperantigita sekundarliteraturo estas:

  • Karlheinz Fingerhut: La transformiĝo, unu el la plej interesaj interpretadoj de la fama verko de Franz Kafka,[1]
  • Hartmut Scheible: Postparolo al Arturo Ŝniclo (Arthur Schnitzler): "La fianĉino" kaj "Sonĝonovelo".[2]


Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti