Sekurzono estas sekuriga aranĝaĵo, kiu firme tenas la pasaĝerojn de veturilo, kaj malhelpas, ke en kazo de akcidento, ili elĵetiĝu aŭ koliziu malmolajn veturilajn partojn aŭ aliajn pasaĝerojn.

Sekurzono fiksita en 3 punktoj.

Eltrovis ĝin la miskonata kanada inventisto Gustave Désiré Lebeau, sub la formo de sekurigaj ŝelkoj en 1903 kaj estis unue uzata en la aviadiloj en 1957.

La moderna 3-punkta sekurzono kun diagonala kaj abdomena ŝelkoj estis inventita de Nils Bohlin kaj muntita sur aŭtomobilo de firmao Volvo en 1959.