Selektiva malhelpaĵo de realpreno de serotonino

Selektivaj malhelpaĵoj de realpreno de serotonino (SMRS-oj) estas klaso de drogoj, kiuj estas tipe uzitaj kiel kontraŭdeprimiloj en la kuracADo de grava deprima perturbo kaj anksiaj perturboj. Konata ekzemplo estas fluoksetino.

La preciza agmekanismo de SMRS-oj estas nekonata. Oni kredas, ke Ili pliigas la eksterĉelan kvanton de la nervotransigilo serotonino per limigo de ties resorbiĝo (realpreniĝo) en la antaŭsinapsan ĉelon, pliigante la kvanton de serotonino en la sinapsa fendo havebla por ligiĝi al la postsinapsa receptoro. Ili havas variajn gradojn de selektiveco por la aliaj monoaminaj transportiloj; puraj SMRS-oj havas nur malfortan efikon al la norepinefrinaj kaj dopaminaj transportiloj.

SMRS-oj estas la plej vaste preskribataj kontraŭdeprimiloj en multaj landoj. La efikeco de SMRS-oj por mildaj aŭ moderaj okazoj de deprimo estis disputata kaj povas esti superpezita de kromefikoj.

Alia termino: selektivaj serotoninaj reakceptaj inhibiciiloj (SSRI) en la medicina terapio de deprimo.