Seligenstadt

komunumo de Hesio en Germanio

La urbo Seligenstadt [ZE:lignŝtat] situas en la oriento de la distrikto Offenbach en Hesio, 25 kilometrojn oriente de Frankfurto ĉe Majno kaj en tuja proksimeco al la limo al Bavario. Ĝi troviĝas en la distriktaro Darmstadt de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la urba komunumo havis 25 307 loĝantojn.

Seligenstadt
Blazono
Seligenstadt (Germanio)
Seligenstadt (Germanio)
DEC

Map

situo de la komunumo en la distrikto
situo de la komunumo en la distrikto
urbeto • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Offenbach
Urborajtoj urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06182
Poŝtkodo 63500
Aŭtomobila kodo OF
Oficiala Municipokodo 06438013
LOCODE DE SLT
Subdivido 3 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Dagmar B. Nonn-Adams
Partio de komunumestro senpartia
Adreso de la administrejo Marktplatz 1
Demografio
Loĝantaro 21568 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 3′ N, 8° 59′ O (mapo)50.0440972222228.9753472222222Koordinatoj: 50° 3′ N, 8° 59′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 110 m
Areo 30,85 km²
Oficiala retejo http://www.seligenstadt.de
vdr

Historio redakti

 
nuntempa fronta vido de la bazikilo Einhard

Seligenstadt unuafoje skribe menciiĝas dum 815 – la tiama nomo estas Obermühlheim. La urbo fondiĝis de monaĥo Einhard, la biografo de la franka reĝo Karolo la Granda. Post kiam li ricevis la frankan vilaĝon Obermulinheim dum 815 de la franka reĝo Ludoviko la Pia (posteulo de Karolo), Einhard ĉi tie fondis benediktinan monaĥejon. La adorataj ostoj de la kristanaj martiroj Petrus kaj Marcellinus, ŝtelitaj el Romo, transportiĝis de la baziliko Steinbach (proksime de la hodiaŭa Michelstadt) en la mezmontaro Odenvaldo al Obermühlheim, kiu pro tio ŝanĝis sian nomon al Seligenstadt (tradukebla al Esperanto per "urbo de la beatuloj"). Ĉirkaŭ la jaro komenciĝas la konstruo de la baziliko Einhard, kiu de tiam estas la simbolo de la urbo.

 
eksa benediktina abatejo

Dum 1028 en la urbo okazis katolika sinodo, kies plej grava rezulto estis la enkonduko de kvarfoje tri fastaj tagoj dum la katolika jaro, por kiuj oni difinis striktajn regulojn. Dum 1063 la imperiestro Henriko la Kvara konfirmis al la episkopo de Mainz la laŭleĝan posedon de la abatejo.

La imperiestro Frederiko Barbarosa, la "ruĝbarbulo", dum 1188 okazigas kortuman konsilion en Seligenstadt. Dum sia regado la loko ricevas urbajn rajtojn kaj palaco konstruiĝas borde de la rivero Majno.

Dum 1527 la episkopo de Mainz enkondukas novan urboleĝaron, kiu tre limigas la civitanajn rajtojn. Tamen la urbo plu profitas de la proksimeco al la rivero Majno kaj komerce interŝanĝas multajn varojn. Dum la tridekjara milito de 1618 ĝis 1648 la regiono kiel tuta Germanio tre suferas je milita detruo kaj sekvaj epidemioj. Parte la sveda armeo protektas la abatejon. Dum 1685 la abatejaj konstruaĵoj nove konstruiĝas.

Dum la jaro 1803 la ekleziaj posedaĵoj malfondatas. La katolika ŝtato episkopejo kaj princejo Mainz malaperas, Seligenstadt iĝas parto de la duklando Hesio-Darmstadt kaj la abatejo malfondiĝas.

Urbopartnerecoj redakti

Seligenstadt partneras kun la komunumo Triel-sur-Seine (  Francio) kaj Heel (  Nederlando).

Eksteraj ligiloj redakti