Semajno de Kulturo Internacia

La Semajno de Kulturo Internacia (SKI) estas semajndaŭra manifestacio kiun organizas sen fiksa ofteco la Itala Esperantista Junularo (kunlabore al la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) en pluraj italaj urboj, kunlabore al la lokaj komunumestraroj. Ĝi naskiĝis en 2008 laŭ iniciato de la piza esperantisto Brunetto Casini.

La kernon de la programo konsistigas renkontoj inter junaj eksterlandaj esperantistoj, gastigataj de la lokaj komunumoj, kaj lernantoj el la lokaj mezgradaj kaj superaj lernejoj. Kunlabore al la lokaj urbestraroj, dum SKI estas ankaŭ organizitaj pluraj kulturcelaj agadoj, kiel koncertoj (dum la unua SKI ludis Ĝanfranko kaj Piero Nissim), teatraĵoj (dum la unua SKI Mario Migliucci surscenigis la teatraĵon Doktoro Esperanto), prelegoj por la civitanaro, kuirado de tipaj pladoj, kaj tiel plu[1].

Pasintaj fojoj redakti

La manifestacio unuafoje okazis en San Giuliano Terme kaj aliaj komunumoj en la ĉirkaŭaĵoj de Pizo ekde la 18-a ĝis la 24-a de septembro 2008.

La dua fojo okazos en Terranuova Bracciolini, en la provinco de Arezzo, denove en Toskanio. La dato ankoraŭ ne estas fiksita.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti