Sen Eliro

franca, ekzistadisma teatraĵo de Jean-Paul Sartre

Sen Eliro (france : Huis Clos) estas franca, ekzistadisma teatraĵo de Jean-Paul Sartre, verkita en 1944.

Sen Eliro
Sen Eliro
Sen Eliro
Aŭtoro Jean-Paul Sartre
Eldonjaro 1964
Urbo Marmande
Eldoninto Esperantaj Francaj Eldonoj
Paĝoj 111
vdr

La teatraĵo estas esperantigita de Roger Bernard kaj, kune kun la teatraĵo La Respektema Prostituitino, kaj eldonita de la Esperantaj Francaj Eldonoj el Marmande (Francujo) en 1964.

Enhavo redakti

En la franca, la nomo signifas "Fermata Aperturo," sed en angla, tre ofta traduko "No Exit" signifas "Sen Elirejo." La tuto estas kompleta komplemento kaj kontrasto, ĉar Sen Eliro estas tute abstrakta verko dum La Respektema P... estas tute konkreta afero de vivo en suda Usono. Nur kvar personoj rolas en tiu teatraĵo; kaj unu el ili estas tie dum nelonge.

La teatraĵo komenciĝas kun iu kiu gvidas viron nomatan Garcin en grandegan hotelon. Tiu hotelo estas Infero; kaj la aŭdantaro baldaŭ; konsciiĝos pri tio. Ili eniras en ĉambron. La ĉambro havas neniujn fenestrojn; kaj ekzistas en ĝi nur unu pordo. Eniras baldaŭ ankaŭ du virinoj, kiuj nomiĝas Inès kaj Estelle. Ili atendas torturiston; sed la torturisto neniam venas. Ili do ekkonscias, ke ili estas tie por torturi unu la aliajn. Fine, oni diras la faman frazon, "la inferon konsistigas la aliuloj!"

Temas pri abstrakta teatraĵo kie ŝajne la roluloj estas mortintoj kiuj por eterne torturos unu la alian per sia propra estado... poreterna.

Eksteraj ligiloj redakti