Senarba strio estas en la arbaristiko breĉo en arbaro kie neniu arbo kreskas. la senarba strio estas signife pli longa ol larĝa, per tio ĝi estas distingebla de senarbejo. Ĝi povas esti natura aŭ artefarita.

senarba strio en arbara areo

Estiĝo kaj funkcio redakti

La senarba strio povas ekesti per malplantado, se la arboj estis faligitaj laŭlonge de la breĉo fare de la forsto. Natura kialo povas esti ŝtormo aŭ tornado, kiu faligas la arbojn sur longa distanco. Senarba strio iras preskaŭ ĉiam rektlinie. Ofte ĝi troviĝas kiel limo inter forstaj areoj, kiuj estas plantitaj kun diversaj arbospecioj. La limo inter la du germanaj ŝtatoj ankoraŭ estas rekonebla per senarbara strio.

Tra senarba strio ne nepre devas iri vojon, ekzemple haŭlovojo, ofte senarbaj strioj oni hakas por superteraj linioj, vojoj kaj stratoj, ankaŭ por aertelferoj estas hakita senarbaj strioj. Krome larĝaj senarbaj strioj povas eviti la disvastiĝon de arbarincendioj, la t.n. kontraŭbrulaj strioj.

 
senarbaj strioj en la „Hofoldinger Forst“ sur mapo de 1875-77

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti