Sendependeca partio (Islando)

politika partio en Islando
(Alidirektita el Sendependecpartio (Islando))

La Sendependeca partio (is. Sjálfstæðisflokkurinn) estas politika partio en Islando. Ĝi estas la dekstra kaj burĝa partio de islanda politiko, kaj estas la plej granda (laŭ elektvoĉoj) politika partio en Islando ekde sia fondiĝo en 1929.

Sendependeca partio
Sjálfstæðisflokkurinn
emblemo
partio
Komenco 25-a de majo 1929 vd
Lando(j) Islando vd
Sidejo Rejkjaviko
Ideologio

Konservativa liberalismo • liberala konservativismo • ekonomia liberalismo • Eŭroposkeptikismo • klasika liberalismo

Ĉefestro(j) Bjarni BenediktssonBjarni Benediktsson vd
Membro de Internacia Demokratia UnioEŭropa Popola Partio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝi havis kutime 35-40% de la voĉoj en parlamenta elekto. Nur en 1987 ĝi havis malpli ol 30%, kiam Albert Guðmundsson ĵus forlasis la partion kaj fondis la burĝan partion kiu ekhavis preskaŭ 11%. La tabelo montras la rezultojn de la sendependeca partio dum parlamentaj elektoj.

Jaro % Jaro % Jaro %
1931 43,8 * 1956 42,4 * 1983 38,7
1933 48 * 1959 42,5 * 1987 27,2
1934 42,3 * 1959 39,7 * 1991 38,6
1937 41,3 * 1963 41,4 * 1995 37,1
1942 39,5 * 1967 37,5 * 1999 40,7
1942 38,5 * 1971 36,2 * 2003 33,7
1946 39,4 * 1974 42,7 * 2007 36,6
1949 39,5 * 1978 32,7
1953 37,1 * 1979 35,4

Ĝi ekestis kiam unuiĝis la Konservativa Partio kaj la Liberala partio por kuniĝi kontraŭ la pli maldekstraj partioj, la Progrespartio kaj Popolpartio al kiuj apartenis la plejparto de la parlamento ekde 1927.

Partiestroj de la sendependeca partio ĝis hodiaŭ estis:

Jón Þorláksson: 1929 - 1934

Ólafur Thors: 1934 - 1961

Bjarni Benediktsson: 1961 - 1970

Jóhann Hafstein: 1970 - 1973

Geir Hallgrímsson: 1973 - 1983

Þorsteinn Pálsson: 1983 - 1991

Davíð Oddsson: 1991 - 2005

Geir H. Haarde: 2005 - 2009

Bjarni Benediktsson: 2009 -