Senegala papago (Poicephalus senegalus) estas papago el genro de longflugilaj papagoj, kiu reproduktiĝas en grandaj areoj de Uesta Afriko.[1][2] Ĝi migras tra la uestafrika regiono[1] laŭ trovebleco de fruktoj, semoj kaj floroj, kiuj formas bazon de ilia nutrado. En Afriko ili estas konsiderataj agrokulturaj damaĝaj birdoj ĉar ili ofte furaĝas en kampoj de maizomileo.[2] Senegalaj papagoj estas popularaj en birdobredada kulturo kaj kiel dombirdoj.[3] Tial kelkaj fuĝintaj ekzempleroj survivas nature kaj miksiĝas foje eĉ en eŭropaj landoj kun pli multnombraj populacioj de aliaj invadantaj papagoj kiaj estas la kolumpapago aŭ kolumpsitako (Psittacula krameri) kaj la monaĥa psitako (Myiopsitta monachus).[4]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Senegala papago

Senegala papago en Maspalomas, insulo Grankanario
Senegala papago en Maspalomas, insulo Grankanario
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Psittacinae
Genro: Poicephalus
Specio: P. senegalus
(L., 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Subspecioj
  • P. s. senegalus
  • P. s. mesotypus
  • P. s. versteri
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

 
Paro de senegalaj papagoj en Bestoĝardeno de Hann, Dakaro, Senegalo.

Senegalajn papagojn unue priskribis franca zoologo Mathurin Jacques Brisson en sia libro Ornithologie, surbaze de speciano trovita en Senegalo. En la franca li nomis ĝin La petite perruche du Sénégal kaj latine Psittacula senegalensis, ambaŭ signifanta "malgranda papago de Senegalo".[5] Kvankam Brisson kreis latinajn nomojn por ĉiuj specioj, kiujn li priskribis, ili ne sekvas normojn de la dunoma nomenklaturo kaj ne estas agnoskitaj far la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo.[6] Kiam en 1766 Karlo Lineo ĝisdatigis sian fundamentan verkon Systema Naturae kaj publikigis ĝian 12-an eldonon, li aldonis, inter aliaj, 240 speciojn priskribitajn far Brisson.[6] Unu el ili estas senegala papago. Por ĝi Lineo kreis mallongan priskribon kaj donis al ĝi dunomon Psittacus senegalus kun referenco al la verko far Brisson.[7] Poste la specio estis metita en genron Poicephalus, kiun enkondukis angla naturalisto William John Swainson en 1837.[8]

Oni agnoskas du subspeciojn de senegala papago.[9]

  • P. s. senegalus (la nomiga subspecio): la plumoj ĉe brusto, ventro kaj dorso de tiu ĉu subspecio formas flavan "veŝton"; ĝia arealo inkludas Senegalon, sudan Maŭritanion, sudan Malion, partojn de Gvineo kaj Lobos-insulon.[2]
  • P. s. versteri: tiu ĉi subspecio havas malhele oranĝkoloran aŭ malhele ruĝan "veŝton"; ĝia arealo estas en partoj de Eburbordo, Ganao kaj uesta Niĝerio.[2]

La subspecioj ne malsamas je ekologio aŭ konduto, nur je la koloro de la "veŝto".[2] La nomiga subspecio estas pli kutima en birdobredado kaj maskotmerkato, sed ambaŭ estas bredataj kaj vendataj kiel dombirdoj.

Priskribo redakti

Senegalaj papagoj estas ĉirkaŭ 23 cm longaj kaj pezas inter 120 kaj 170 g.[2] Ili havas relative grandajn kapojn kaj bekojn kaj relative mallongajn, vastajn vostojn. Plenkreskaj birdoj havas karbe-grizajn kapojn, grizajn bekojn kaj brile flavajn irisojn.[2] Supraj partoj de plumaro kaj la kolo estas verdaj, kaj la malsupraj partoj estas flavaj. Tiel la birdo aspektas kvazaŭ ĝi surhavas flavan veŝton super verda plumaro. Irisoj de junaj birdoj estas tre malhele grizaj, ĉirkaŭ nigraj, kaj ili iĝas pli kaj pli helaj dum la birdo aĝas.

Seksa duformismo ne estas rimarkinda en senegalaj papagoj, sed oni povas diveni la genron de plenkreska birdo laŭ kelaj signifoj:[2]

  • La V-formo de la "veŝto" estas kutime pli profunda ĉe la inoj. Inoj havas verdan strion ĝis la ventro kaj inter la kruroj, dum ĉe la iĉoj la verda triangulo havas pinton en la mezo de la brusto.
  • Kapoj kaj bekoj de inoj estas iom pli malgrandaj kaj malvastaj ol tiuj de la iĉo.
  • La "kaŝplumoj", t.e. la malgrandaj plumoj ĉe malsupra parto de la bazo de la vosto estas plejparte flavaj ĉe la iĉoj kaj plejparte verdaj ĉe la inoj.
  • Plej ofte (sed ne ĉiam) iĉoj estas pli grandaj kaj pezaj ol inoj.

Habitato redakti

Natura habitato de senegalaj papagoj estas malfermaj arbaroj kaj savanoj.[1][2] Ili plej kutime renkonteblas en Uesta Afriko, kie ili formas birdarojn.[10] Ili estas komunikemaj birdoj kaj tuttempe babilas per grande diversaj fajfoj kaj grakoj. Senegalaj papagoj vivas averaĝe 25–30 jarojn en naturo kaj ĝis 50 jaroj en kapteco.[11]

Konduto redakti

 
Senegala papago manĝigas sian partneron. Tio ĉi estas tipa parto de para konduto.

Senegalaj papagoj nestas en arbotruoj, plej kutime en Elaeis-palmoj. Iliaj ovaroj enhavas na po 3 aŭ 4 blankaj ovoj.<ref name = "DA 2003" >La ovoj estas mezgrandaj, ĉ. 3 cm longaj kaj 2.5 cm larĝaj. La tempo de kovado estas kutime ĉirkaŭ 27–28 tagoj ekde la dua ovo. Idoj ĵus post eloviĝo havas maldensan blankan lanugon. Ili estas tute senhelpaj kaj blindaj, nur du aŭ tri semajnojn post eloviĝo ili komencas malfermi okulojn. Ili dependas de la patrino je nutro kaj ankaŭ je varmo ĝis ĉirkaŭ 4 semajnoj post eloviĝo, ĉar ili ankoraŭ ne havas sufiĉe dikan plumaron por adekvata insulado. Dum tiu tempo la iĉo alportas manĝaĵojn por manĝigi la inon kaj la idojn kaj gardas la ĉirkaŭejon de la nesto. Post 4 semajnoj la ino ankaŭ komencas partopreni en furaĝado kaj manĝigo de la idoj. Idoj kapablas sekure elnestiĝi post 9 semajnoj, kaj post 12 semajnoj plej ofte estas tute sendependaj.[2]

Konserva statuso redakti

Pro granda vasteco de vivareoj de senegalaj papagoj en Afriko, malfacilas proksimumi la precizan grandan de ilia sovaĝa populacio.[1] Tamen en 1981 pro zorgoj pro granda kvanto de senegalaj papagoj kaptataj kaj vendataj kiel dombirdoj, oni aldonis la specion al Apendikso 2 de CITES, kiu kontraŭleĝigas ĉiun komercon, importon kaj eksporton de sovaĝekaptitaj papagoj.[1]

Birdobredada kulturo redakti

Kiel dombirdoj redakti

 
Doma senegala papago en kaĝo kun ludiloj.

Senegalaj papagoj estas inter pli popularaj dombirdaj papagoj,[1] kaj certe la plej populara el la ĝenro Poicephalus.[3] Ili havas sufiĉe altajn voĉojn sed ne estas tiom bruaj kiel plimulto de aliaj specioj de papagoj.[1] Senegala papago kiu kreskis inter homoj povas esti bona kompania birdo pro sia amuza kaj inteligenta konduto kaj amikemo al homoj, kvankam oni notu ke la papagoj estas sufiĉe sendependaj kaj bezonas grandajn periodojn de dormo. Havi ne unu papagon sed paron povas helpi al ilia socia kaj fizika sano, sed tiuj papagoj ĝenerale estas malpli dependaj de la homo.

Kaptitaj sovaĝaj senegalaj papagoj plej ofte ne malsovaĝiĝas kaj ne estas bonaj dombirdoj.[2]

Bredado redakti

Senegalaj papagoj relative facile brediĝas en kapteco kaj jam emerĝis malgranda industrio de bredado kaj kreskigado de senegalaj papagoj por vendi kiel dombirdojn. En kapteco plimulto de senegalaj papagoj komencas reproduktiĝi je la aĝo de 3 aŭ 4 jaroj, kvankam iuj individuoj ne komencas bredi ĝis 5. En naturo kaj kun gepatra kreskigo ili ofte komencas reproduktiĝi eĉ je 2 jaroj.[2]

La papagoj adaptas al diversaj grandoj kaj formoj de nestoskatoloj. Ekzemple, kvadrata nestoskatolo de 25 je 25 cm larĝa kaj 20 cm alta estas tute taŭga. La enirejo povas esti 6.4 cm je diametro, kaj la birdoj grandigos ĝin per maĉi la lignon.[2]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 BirdLife International (2019). “Poicephalus senegalus”, IUCN Red List of Threatened Species 2019, p. e.T22685295A155304773. doi:10.2305/IUCN.UK.2019-3.RLTS.T22685295A155304773.en. Alirita 12a de Novembro 2021.. 
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 wingsscc.com - senegal parrot. Arkivita el la originalo je 9a de Februaro 2013. Alirita 28a de Februaro 2007. Arkivigite je 2013-02-09 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-09. Alirita 2022-03-25.
  3. 3,0 3,1 Alderton, David. (2003) The Ultimate Encyclopedia of Caged and Aviary Birds. London, England: Hermes House, p. 222. ISBN 1-84309-164-X.
  4. José Luis Postigo, "El actual laberinto burocrático y social de las cotorras en España", Quercus, nº 377, Julio 2017, pp. 12-18.
  5. Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode contenant la division des oiseaux en ordres, sections, genres, especes & leurs variétés 4 (French, Latin). Jean-Baptiste Bauche, p. 400–402, Plate 23 fig 2. La du asteriskoj (**) ĉe la komenco de la sekcio signifas ke Brisson bazis sian priskribon je studo de natura speciano.
  6. 6,0 6,1 Allen, J.A. (1910). “Collation of Brisson's genera of birds with those of Linnaeus”, Bulletin of the American Museum of Natural History 28, p. 317–335.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-19. Alirita 2022-03-27.
  7. Linnaeus, Carl. (1766) Systema naturae : per regna tria natura, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 12‑a eldono 1, Part 1 (latine), Laurentii Salvii.
  8. Swainson, William John. (1837) On the Natural History and Classification of Birds 2. John Taylor.
  9. Parrots, cockatoos. World Bird List Version 8.1. International Ornithologists' Union (2018). Alirita 4 April 2018.
  10. Juniper, Tony. (2003) Parrots - A Guide to the Parrots of the World. London, England: Christopher Helm. ISBN 0-7136-6933-0.
  11. Senegal Parrots aka Yellow-vented Parrots. Arkivita el la originalo je 1 June 2007. Alirita 28 August 2016.