Seneko la Juna

Romia Stoika filozofo, politikisto, kaj dramisto

Lukio Aneo SENEKO (latine Lucius Annaeus Seneca), kromnomata "la juna" (ĉ 4 a.Kr.65 p.Kr.), naskiĝis en Kordovo, Hispanio. Lia patrino estis Helvia; lia patro Seneko la pli aĝa.

Seneko la Juna
(4 a. K. - 65 AD)
Seneko la Juna, en la Prada Muzeo.
Seneko la Juna, en la Prada Muzeo.
Persona informo
Lucius Annaeus Seneca
Naskiĝo 4 a. K.
en Kordovo (Hispanio), Hispanio
Morto 65 AD
en Romo, Italio
Mortis pro perforta sinmortigo vd
Mortis per ĝismorta sangoperdo vd
Lingvoj latinagreka vd
Loĝloko Corsica • Romo vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Patro Seneko la pli aĝa vd
Patrino Helvia vd
Gefratoj Lucio Junio Galio • Marcus Annaeus Mela vd
Edz(in)o Pompeia Paulina vd
Parencoj Lukano vd
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • filozofo • aforisto • ŝtatreprezentantopolitikistoverkisto vd
Laborkampo etikopolitika filozofio vd
Aktiva en Romo vd
Verkado
Verkoj De Vita Beata ❦
Epistulae morales ad Lucilium ❦
De ira ❦
Pri la mallongeco de la vivo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Junaĝe, li ekloĝis en Romo, kie la Stoika filozofio lin kaptis. Estas eble, sed ne certe, ke kelkan tempon li pasigis en Egiptio, kie onklo lia estis prefekto. Poste li fariĝis advokato en Romo. Ĉ 35 p.Kr. li estis kvestoro. Dum imperiestro Kaligulo lia malbona sanstato foje lin savis; imperiestran ĵaluz-eksplodon pro lia elokvento, kiu povintus rezulti en ekzekuto, li eskapis per tio, ke laŭ pluraj "li ja baldaŭ mortos el si mem; ne indas mortigi lin".

Kiam Klaŭdio fariĝis imperiestro, lian edzino Mesalina organizis akuzon kontraŭ Seneko, per kiu ŝi ekziligis lin al la insulo Korsiko, kie dum ok jarojn li vivis, ĝis la detroniĝo de la imperiestrino. La akuzo estis, ke li estis amanto de Julia Livila, la fratino de Kaligulo, kaj sekve iaspeca rivalo al la trono. La nova imperiestrino Agripina instigis Klaŭdion revoki lin en 49 p.Kr., por ke li fariĝu la oficiala edukanto de Nerono. Poste Seneko ankoraŭ iĝis pretoro.

Kiam en 54 p.Kr. 17 jaraĝa Nerono imperiestriĝis, liaj ĉefaj konsilantoj estis Seneko kaj Buro (Burrus), la prefekto de la pretoria gvardio. Seneko tenis influon super Nerono nur ĝis 62, kaj jam en 65, akuzite de kun-konspiro kontraŭnerona, li estis devigita sinmortigi.

Verkaro redakti

Liaj prozaj verkoj dividiĝas en tri ĉefajn grupojn:

  • 12 libroj, kiujn tradicie - kaj tute mise - oni nomas Dialogoj. Temas pri filozofiaj traktaĵoj
      • pri la providenco
      • pri la egalanimeco de l´ saĝulo
      • tri libroj pri la kolero
      • konsolo al Marcia
      • pri feliĉa vivado
      • pri kvieto
      • pri anima trankvilo
      • Pri la mallongeco de la vivo
      • konsolo al Polibio
      • konsolo al sia patrino Helvia
  • 4 memstaraj prozaj verkaĵoj de malsama longo kaj gravo:
      • la apokolokintozo de l´ Dia Klaŭdio
      • pri kompatemo
      • pri bonfaroj
      • pri naturaj temoj
  • la lasta prozaĵo estas brila serio da
      • leteroj al Lukilio, entute 124 leteroj, kiuj konsistigas iaspecan skriban kurson pri Stoika filozofio.
  • Lia propra originala poezio komplete pereis.
  • Sed li ja postlasis al ni plurajn tragediojn:
      • Herkulo
      • Trojaninoj
      • Fenicinoj
      • Medea
      • Fedra
      • Edipo
      • Agamemnono
      • Tiesto
      • Herkulo Ojtea
      • Oktavia

Influo redakti

Kiel Stoika filozofo li fariĝis tre populara. Ĉe tio grave helpis lia "moderna" stilo, en kiu li preferis ne plu tiel longajn kaj komplikajn frazkonstruojn kiel liaj antaŭuloj, sed iom trafajn spritajn eldirojn, eble uzindajn kiel frapfrazon. En Mezepoko Seneko plurfoje estis konsiderata kiel kaŝa kristano; en lia etiko oni ja rekonis multon de l´ kristana etiko. Eĉ estis verkita apokrifa korespondaĵo inter Seneko kaj la apostolo Paŭlo, kiun oni trovas en Antologio Latina volumo 3.

Lian alproksimecon al Kristanismo, almenaŭ partan, oni vidis en la fakto ke efektive en liaj verkoj, aparte en la leteroj al Lukiano, perceptiĝas granda sento de peko kiel misformo de homo, kaj ke li predikis universalan fratecon, puŝite ĝis al amo al malamiko. Tamen tiun alproksimicon al kristanismo perdigas lia filozofio kies stoikismo ne distingas Dion (diojn) el la mondo kaj fakte limiĝas al la pagana saĝeco. (Maurizio Schoeflin, Lucio Anneo Seneca, La vita fekice, Ed. Vita e Pensiero, 2010 [1][rompita ligilo])

Liaj dramoj havis grandegan influon kiel ekzemploj precipe dum Renesanco. La Oktavia estas la sola tragedio, kiu ne traktas mitologian temon, sed tute aktualan tiutempe aferon: Oktavia estas unu el la edzinoj de Nerono. Pluraj pro tio kontestas ĝian aŭtentecon.

Lia old-aĝa verkaĵo Pri naturaj temoj, kiun li dediĉis al sia amiko Lukilio, fariĝis ekstreme populara. Ĝi vere suferis de tiu populareco: ekzistas amaso da - ofte tre senzorge faritaj - manuskriptoj; eĉ la sinsekvo de la libroj ne plu estas rekonstruebla. La nombro de la libroj - ŝajne - origine estis ok. Tamen, ekzistas mencio pri fragmento el deka libro... Ĝi estas iaspeca Enciklopedio: li traktas ekzemple same bone pri meteoroj kiel pri fulmo kaj tondro, pri akvo, inundoj de Nilo, pri nuboj, pluvo, hajlo, vento, tertremoj, kometoj ktp ktp.

Pri la mallongeco de la vivo [1] redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pri la mallongeco de la vivo.

"Pri la mallongeco de la vivo" estas verko de Seneko, kiu priskribas la rapidecon kaj malutilon de la vivo, kaj instigas nin vivi pli saĝe, por ke ni povu pli bone eluzi nian tempon. Li argumentas, ke la homoj ofte malbone uzas sian vivon, perdas tempon kaj energion por senbezonaj aferoj, kaj ne rimarkas la veran valoron de la vivo mem.

La simpla vivado estas unu el la plej gravaj lecionoj de la stoika filozofio, kaj estas temaĵo, kiun Seneko ofte pritraktas. Jen la plej gravaj konsiloj, kiujn ni povas ellerni de la verko de Seneko:

  • Valorigu la tempon. La tempo estas nia plej valora rimedo, kaj ni ne povas akiri pli. Ni devas vivi la vivon sen prokrasto, kaj eluzi nian tempon per saĝa kaj signifa maniero.
  • Ne lasu vin deviĝi de la medio. Seneko argumentas, ke la homoj tro ofte estas devigataj fare de la medio, kaj perdas sian propran volon kaj liberecon. Ni devas havi la kuraĝon esti sendependa, kaj agi laŭ niaj propraj konvinkoj kaj valoroj.
  • Estu memkritika. Ni devas esti kritikaj al niaj propraj agoj kaj decidoj, kaj provi esti la plej bona versio de ni mem. Ni ne povas ŝanĝi la pasintajn erarojn, sed ni povas lerni de ili kaj agi pli bone en la estonteco.
  • Estu dankema. Ni devas esti dankemaj pro nia vivo, kaj ne subestimi la valoron de la vivado. Ni devas esti dankemaj pro la belaj aferoj kaj la homoj, kiuj gravas por ni.
  • Kaj finfine, estu eterna lernanto. La vivo estas senfina lernejo, kaj ni ĉiam havas la eblecon plibonigi nin mem. Ni devas esti malfermaj por lerni novajn aferojn kaj kreski kiel homoj.

Laŭ Seneko, kompreni la signifon de la morto ankaŭ gravas. La morto estas neevitebla parto de la natura ordo, kaj ne estas necese negativa aŭ malbona afero. La timo pri la morto neniam devas regi nian vivon. Se ni vere akceptos ĝin kiel naturan ciklon, ni interne ne plu suferos pro maltrankvilo.

Laŭ Seneko, tiuj ideoj helpus la homojn kiuj deziras trovi la pacon kaj feliĉon. Ni devas meti la fokuson sur la simplecon, ni estu sendependaj, ni praktiku la malavarecon kaj kultivu internan trankvilecon. Tio povas helpi nin havi vivon kiu estas iom pli signifoplena.

En Esperanto redakti

Referencoj redakti

  1. Anderson Delgado: Konsiloj de Seneko, Esperanta Retradio, la 10an de majo 2023

Vidu ankaŭ redakti