TruchsessTruchseß, [truĥzes] (el la malnovgermana truhtsâzo signifas estron de la milita veturilaro; la sinonimo estas Seneschall el kiu ankaŭ seneskalo;[1] nomoj en aliaj lingvoj: dapifer en la latina, écuyer tranchant en la franca, steward en la angla) estis mezepoka titolo en la Sankta Romia Imperio.

Seneskalo sur ludkarto.

La tiel honorigita persono estis samtempe la unua servisto de la suvereno ĉebankede, poste la ĉefinspektoro mastrumada. Ekde imperiestro Oto la 1-a tiu ĉi ofico apartenis inter la arki-oficoj. Arkseneskalo ("ĉefkelnero", "ĉefkelisto") kortega estis ĝis 1623 la princo-elektisto de Palatinato, poste la princ-elektisto de Bavario, inter 1706-14 denove la persono de Bavario respektive de la bavaria parto de Palatinato. Hereda ĉefseneskalo estis la grafo de Waldburg (ekz. ankaŭ Gebhardo de Waldburg-Trauchburg, kiu eksplodigis la Kolonjan militon). Ĉe la aŭstra kortego la kelneroj estis range sub la ĉambristoj. Ofte tiu ĉi digneco estis unuigita kun bienposedoj.

Referencoj redakti

Fontoj redakti