Sengbe Pieh, poste konata ankaŭ kun la nomo Joseph Cinqué (naskiĝis ĉirkaŭ 1814 en Sieraleono kaj mortis en 1879 en Sieraleono), estis la plej elstara akuzito en la kazo Amistad (1841), en kiu estis trovita ke li kaj la aliaj 52 estis viktimoj de kontraŭleĝa kontrabando de sklavoj.

Sengbe Pieh
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1813 (1813-11-30)
en Sierra Leone Colony and Protectorate
Morto 30-an de novembro 1878 (1878-11-30) (65-jaraĝa)
en Sierra Leone Colony and Protectorate
Tombo Sierra Leone Colony and Protectorate
Ŝtataneco Sieraleono
Subskribo Sengbe Pieh
Okupo
Okupo Slave rebellion leader
vdr

Biografio redakti

Sengbe naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1814 en la regiono de Sieraleono, sed la preciza dato de sia naskiĝo estas nekonata. Li estis rizo farmisto, edziĝinta kun tri filoj, kiam li estis kaptita kontraŭleĝe de komercistoj de afrikaj sklavoj en 1839 kaj malliberigita en portugalan sklavŝipon Tecora. Tio estis malobservo de internaciaj traktatoj, kiuj malpermesis la sklavkomercon. Sengbe estis portita al Kubo, kie li estis vendita kun 52 aliaj al la hispanoj José Ruiz kaj Petro Montez.

La hispanoj veturigis la kaptitojn sur ŝipo nomita La Amistad, kun la intenco vendi ilin kiel sklavoj en sukero plantejoj. Je la 30 de junio Sengbe gvidis ribelon, mortigante la kapitanon kaj la ŝipo kuiriston; du sklavoj ankaŭ mortis kaj du maristoj fuĝis. La afrikanoj malliberigis Ruiz kaj Montez, la du komercistoj kiuj faris la aĉeton.

La afrikanoj sukcesis atingi la marbordon de Usono. En New Haven, Konektikuto, ili estis akuzitaj je ribelo kaj murdo. Post longaj procesoj  (inter alie pro la apelacio farita de la tiama prezidento Martin Van Buren kaj la sekve necesa juĝdebato antaŭ la Suverena Kortumo, kaj pro kvereloj pri la interkonsento pri mara juro kun Hispanio), en 1842 al la afrikanoj estis  aljuĝita la rajto de persona libereco kaj ili estis liberigitaj. La defendo de la afrikanoj estis subtenita de la usonaj aboliciistoj. Ili estis defenditaj John Quincy Adams.

En 1842  Sengbe Pieh revenis al Sieraleono kie estis okazanta interna milito. Li ne sukcesis retrovi sian familion, kiu verŝajne estis rabita de sklavo-komercistoj.

Lia posta vivo ne estas konata.

En la filmo Amistad (1997, reĝisoro: Steven Spielberg) la rolo Cinqué estas ludita de Djimon Hounsou.