Senharigo, epilado estas la forigo de la surfacaj haroj. Oni parolas pri senharigo eĉ en la tanindustrio, dum antaŭpreparo de feloj.

Epilado estas forigo de la homaj korposurfacaj haroj kun enhaŭtaj haropartoj. Oni ankaŭ parolas pri depilado, kio estas forigo de la videblaj haropartoj per razado aŭ per kemiaĵoj (senharigaj kremoj).

La epilado reziultas pli longtempan efikon, senhariĝon, ĉar tiam la haroradiko estas forigita aŭ damaĝita tiel ĝi ne rekreskas aŭ nur post pli longa tempo.

Provizora epilado redakti

 
Post brazila vaksado

Tiukaze oni elŝiras la harojn per uzo de vakso, diversaj klebecaj pastoj, elektra epililo. Oni povas ankaŭ forigi kelkajn harojn de brovo per pinĉiloj.

Longdaŭra epilado redakti

Ĉar la haroj estas efike forigeblaj nur en la evolua fazo kaj la haro havas tri evoluajn fazojn, tiel oni povas uzi diversajn metodojn

Lasera epilado redakti

Ĝi okazas per laseraj impulsoj, kiuj varmigas la haroradikojn kaj ekstermas ilin. Tiu metodo estas plej bona por malhelaj haroj (haroradikoj kaj hela haŭto), kiuj havas sufiĉan da melanino por akcepti kaj konduki la varmon.

IPL-tekniko redakti

IPL laboras kun larĝa spektro da ondolongoj (ekz. 650-950 nm). Ĝi ne estas uzebla plej efike por malhelaj haroj. Ĝi ankaŭ varmigas histojn.

Senhariga lasero redakti

Ĝi laboras per pli forta, longa lasera impulso (ĝis 50 msek.): solidkorpaj (Aleksandrit-, Nd:YAG- aŭ rubinlasero) aŭ dioadj laseroj

Elektra epilado (kudrila epilado) redakti

Tiu tekniko estas uzata ekde 1875 (enkondukita en Usono) kaj uzeblas ankaŭ por helaj haroj. Oni uzas plej dikan kudrilon, per kiu oni kondukas elektron al la haroradiko, harofoliklo kaj detruas ĝin.

Ĝi havas tri tipojn:

  1. Altfrekvenca: ĉe pinto de la kudrilo (sondilo) varmo detruas, koagulas kreskoĉelojn
  2. Elektroliza: Oni alkondukas kontinuan kurenton en la harofoliklon kio produktas tie natronlesivon, kiu kemie detruas la ĝermajn ĉelojn
  3. Kombinita: Ĝi kombinas la du suprajn metodojn kaj varmigas la natronlesivon