La senhistulojŝajn-histulojparazooj (Parazoa) estas praa subregno de la bestoj. La vorto „Parazoa” signifas laŭvorte "apud bestoj”. Ili diferencas de la antaŭuloj, de la kolumaj flageluloj (Choanoflagellata), ke ili havas makroskopan grandon kaj diferenciitajn ĉelojn, sed ili ne havas verajn histojn kiel la „veraj bestoj” (Eumetazoa). La solaj postrestantaj senhistuloj estas la sponguloj (Porifera), sed kelkaj sciencistoj aldonas ankaŭ la tribon Placozoa, kiun reprezentas sola specio Trichoplax adhaerens; aliaj sciencistoj aldonas tiun tribon al subregno Agnozotoa.

Parazooj

La ŝajn-histuloj estas nesimetriaj (ili do nehavas iun ajn biologian simetrion), ĉiu alia besto estas simetria iuforme. Oni konas ĉ. 5000 spongospeciojn, el kiuj 150 vivas en dolĉakvo. La larvoj estas flosantaj, dum la plenkreskitaj sponguloj loksidas.