La Trolo de Senja, norvege Senjatrollet, estis turisma vidindaĵo en Finnsæter sur la insulo Senja en norda Norvegio, norde de la polusa cirklo. Ĝi komplete forbrulis en akcidento la 28-an de marto 2019[1].

Senjatrollet kun sia edzino
Insulo Senja en provinco Troms

Senjatrollet, alta 17,96 m, estis la plej granda statuo de trolo en la mondo. La trolo kaj lia edzino estis centro de familia parko ligita kun la kultura centro Hulderheimen. Interne de la du figuroj estis aventura parko kaj aliaj allogaĵoj.

Referencoj redakti

  1. "La plej granda trolo de la mondo forbrulis", Svenska Dagbladet, 2019-03-28