Senjorlando de Molina-Alto Tajo

La Senjorlando de Molina-Alto Tajo, aŭ en hispana Señorío de Molina, estas komarko de la provinco Gvadalaĥaro, Hispanio, kies ĉefurbo kaj plej loĝata urbo estas Molina de Aragón. Tiu komarko limas norde kun la provinco Soria (komarko Tierra de Medinaceli) kaj la provinco Zaragozo (komarko Comunidad de Calatayud), oriente kun la provinco Zaragozo (komarko Campo de Daroca) la provinco Teruelo (komarko Jiloca), sude kun la provinco Teruelo (komarko Sierra de Albarracín kaj okcidente kun la provinco Kvenko kaj la cetero de la provinco Gvadalaĥaro.

Senjorlando de Molina-Alto Tajo
Q2984679 [+]

LandoHispanio
- koordinatoj40° 43′ 52″ N, 1° 56′ 42″ U (mapo)40.73100843-1.94492606Koordinatoj: 40° 43′ 52″ N, 1° 56′ 42″ U (mapo)


Senjorlando de Molina-Alto Tajo (Hispanio)
Senjorlando de Molina-Alto Tajo (Hispanio)
DEC
Senjorlando de Molina-Alto Tajo
Senjorlando de Molina-Alto Tajo

Map
Senjorlando de Molina-Alto Tajo
Vikimedia Komunejo:  Señorío de Molina-Alto Tajo [+]
vdr
Valo de Vega de Arias (Fuembellida-Tierzo)
Komarko Senjorlando de Molina.

En ĝia teritorio hegemonias la malgrandaj vilaĝoj, praktike senhomaj plejparte. Kvankam temas pri zono de grandaj allogaĵoj, ĝi estas unu el la plej abandonitaj de tuta Hispanio. Ĝi havas totale nur 11 219 loĝantoj dise tra ampleksa etendo, pro kio la loĝdenso estas tre malalta kaj ĝiaj loĝantoj reprezentas malgrandan procenton ene de la totalo de la provinco Gvadalaĥaro.

En ĝia teritorio elstaras la Natura Parko de Alto Tajo, de granda ekologia intereso.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Municipoj de la Senjorlando de Molina-Alto Tajo.

Flaŭro kaj faŭno redakti

Abundas arbaroj de juniperoj kaj pinoj, kun abundo de Juniperus thurifera kaj de diversaj tipoj de pinoj. Estas abundo ankaŭ de diversaj tipoj de kverkoj, krom pruneloj, kaj fungoj kiaj Boletus kaj Lactarius.

Inter bestoj estas granda vario de specioj, inter kiuj abundas gipoj, turfalkoj, nizoj, akcipitroj, nizagloj, migrofalkoj, perdrikoj, variaj specioj de strigoj, vulpoj, sovaĝaj katoj, cervoj, vespertoj, meloj, lutroj kaj musteloj inter aliaj.

Monumentoj kaj interesaĵoj redakti

 
Lageto de Taravilla (Taravilla)

Estas interesaĵoj en la zono la kastelo Alcázar de Molina de Aragón, la lageto de Taravilla, la ermitejo de la Virgulino de La Hoz (situa en Torete) kaj ĝenerale la tuta reto de vilaĝoj kiuj konstituas la zonon kaj kiuj prezentas la tipan kuirarton kaj la kulturon de la areo.

Geografie menciindas la alfluantoj de la rivero Gallo, alfluanto de la rivero Taĵo: nome Cabrillas, Bullones, Tajuña, Gallo, Arandilla, Salado, El Ablanquejo, Hoz Seca kaj Tajuelo. Same, parto de la komarko apartenas al la Hidrografia Konfederacio de la rivero Ebro ĉar la riveroj Piedra kaj Mesa elfluas al Jalón en la ĉirkaŭoj de Calatayud.

Tiu zono estas de granda intereso kaj naciskale kaj regione pro sia biodiverseco kaj pejzaĝa belo.

Municipoj redakti

Vidu ankaŭ redakti