Senjoroj el Kravaře

Senjoroj el Kravaře, ankaŭ Kravařidoj (ĉeĥe Páni z Kravař, Kravařové) estis malnova moravia nobela dinastio kun blazono de envolvita pafaĵo en ruĝa kampo, apartenanta al dinastio de Benešovidoj.

Senjoroj el Kravaře
Dinastio
nobela familio
Lando Reĝlando Bohemio vd
Dinastiaj rilatoj
Branĉo de Sileziaj Piastoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Blazono de senjoroj el Kravaře

La nomo redakti

Predikato devenas el Kravaře en distrikto Opava. Al la nomo oni rakontas okazintaĵon, kiam paŝtisto de bovinoj savis antaŭ urso filinon de burga senjoro, kiu donis ŝin al li kiel edzinon kaj avancis lin je kavaliro "el Kravaře".

Historio redakti

Eblas, sed ne tute pruveble, ke en iliaj vejnoj cirkulis proksimume ekde duono de la 13-a jarcento sango de dinastio de Přemyslidoj. Vok z Benešova a Kravař havis verŝajne kiel edzinon filinon de Přemysl Otakar la 2-a el maldekstra flanko. La senjoroj el Kravaře ofte edziĝis kaj ili edzinigis siajn filinojn kaj fratinojn al anoj de dinastio de Rožmberkidoj.

Pli malnova literaturo indikas, ke prapatro de la dinastio de Kravařidoj estas Drslav el dinastio de Benešovidoj, kiu havis filon Vok. Sed novepokaj aŭtoroj de historiaj publikaĵoj indikas, ke Vok, la filo de Drslav, kaj Vok z Benešov a z Kravař estis du diversaj personoj. En pli malnova literaturo oni ankaŭ erare unuigas Vok z Benešova a Kravař kaj Vok la 1-a z Kravař en unu historian personon. Sed la pli malnovaj kaj pli novaj aŭtoroj unuiĝas en tio, ke patron de Vok la 1-a el Kravaře ne eblas sekure historie dokumenti, ĉar la gepatroj de tiu ĉi nobelo estas nenie indikataj. Sed ŝajnas, ke la patro de Vok la 1-a el Kravaře (1300-1329) estis Vok z Kravař a Benešova (1274-1283) el dinastio de Benešovidoj.

La Kravařidoj baldaŭ apartiĝis en du ĉefajn dinastiajn branĉojn. Vok la 2-a z Kravař fariĝis fondinto de branĉo de Plumlov-Strážnice, kiam en la jaro 1325 li akiris Plumlov-on de reĝo Johano de Luksemburgio. La branĉo plu dividiĝis al plumlova kaj strážnica filio. La fratoj de la dua geedzeco Vok la 1-a z Kravař, Ješek z Kravař kaj Drslav z Kravař fariĝis fondintoj de branĉo Fulnek-jičína.

La senjoroj el Kravaře tenis signifajn funkciojn en Margraflando Moravio, kiu estis aŭtonoma lando, kies reprezentanto estis moravia margrafo. Kelkaj el la Kravařidoj tenis funkciojn de landaj grafoj, Jindřich z Kravař a Plumlova, Petr z Kravař a Strážnice kaj Lacek z Kravař a Helfštejna atingis al la dua plej supera moravia posteno post la margrafo, kiu estis landa hetmano. Petr († 1425) fariĝis la plej supera hofmajstro de Reĝlando ĉeĥa kaj moravia hetmano. Li donis ŝirmon al Jan Hus, subskribis protestan leteron de ĉeĥa nobelaro adresita al Koncilio de Konstanco post ŝtiparumo de Hus. Kiel aliancano de Jogajlidoj batalis kontraŭ Ordeno de germanaj kavaliroj. Unu el Kravařidoj - Lacek z Kravař - fariĝis olomouca episkopo.

Dum husmovado parto de la dinastio staris malantaŭ Sigismondo, pluaj aliĝis al husanoj. Anoj de tvorkova branĉo agadis ĉefe kiel grafoj, hetmanoj kaj loktenantoj en Opavio.

Ambaŭ branĉoj de la dinastio formortis en la 15-a jarcento. Lasta vira ido de fulnek-jičína branĉo estis Jan Jičínský z Kravař a Fulneka, post kies morto la dinastia posedaĵo estis disvendita por repago de ŝuldoj. De li formortis linio laŭ glavo. Lasta vira ido de plumlov-strážnica branĉo estis Jiří z Kravař a Strážnice, kiu dividis sian posedaĵon inter siajn kvar filinojn kaj havis tiel daŭriganton en aliaj bohemiaj kaj moraviaj dinastioj.

Iam oni indikas, ke plua linio de Kravařidoj estas tvorkova branĉo, kiu havis sidejon en silezia Tworków, al kiu ĝi alaĉetis Přerov, Napajedla, Zábřeh kaj Boletice kaj kiu formortis fine de la 18-a jarcento. La Tvorkovidoj havis ja kun la Kravařidoj la samajn antaŭulojn - Benešovidojn, sed ili kreis tute memstaran dinastion. Kiam en la jaro 1466 mortis lasta vira ido de Kravařidoj, Jiří z Kravař a Strážnice, la Tvorkovidoj pretendis pri ilia posedaĵo, sed landa juĝejo ne agnoskis ilian pretendojn, ĉar ili ne estis "tiuj ĝustaj Kravařidoj, el tiu dinastio venintaj".

Blazono redakti

Ili portis en sia blazono envolvitan pafaĵon, al kiu ligas okazintaĵo pri batalisto, kiu elŝiris al sia kontraŭulo lipharon, surpikis ĝin al pafaĵo kaj donis kiel pruvon de venko.

Posedaĵo redakti

Senjoroj el Kravaře proprumis aŭ havis lombarditaj multajn posedaĵojn en Moravio, al kiu apartenis: Kravaře, Plumlov, Drahuš, Račice, Dědice, Stagnov, Helfštýn, Hradec nad Moravicí, Starý Jičín, Nový Jičín, Štramberk, Vsetín, Freundsberg, Rožnov, Místek, Strážnice, Fulnek, Bílovec, Zábřeh, Klimkovice, Valašské Meziříčí, Velké Meziříčí, Moravský Krumlov, Moravský Beroun, Šternberk, Dvorce, Velká nad Veličkou, Kanšperk, Bzenec, Bánov, Brumov, Bílkov, Šternberk u Telče, Hoštejn, Náměšť nad Oslavou, Prostějov, Čechy pod Kosířem, Drahotuše, Šostýn kaj pliajn.

Parencaro redakti

Ili kuniĝis kun Rožmberkidoj, Šternberkidoj, Kostkidoj z Postupic, Bruntidoj z Vrbna, senjoroj el RonovSenjoroj el Boskovice.

Genealogia arbo de la senjoroj el Kravaře redakti

 
Petr Strážnický z Kravař laŭ Zrcadlo Markrabství moravského de Paprocký
 
Kastelo kaj burgo Plumlov en 1720
 
Burgo Šternberk en 1850
 
Helfštýn en 1848

Vok z Benešova a z Kravař (1274-1283), edzino - bastardino de reĝo Přemysl Otakar

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • BALETKA, Tomáš. Páni z Kravař. Z Moravy až na konec světa. Praha : Nakladatelství Lidové noviny, 2003. 488 s. ISBN 80-7106-682-6.
  • HALADA, Jan. Lexikon české šlechty. Praha : AKROPOLIS, 1992. ISBN 80-901020-3-4. Kapitola z Kravař, s. 82-83.

Eksteraj ligiloj redakti