Senlandlimisma reto

La Senlandlimisma reto (angle No Border Network) estas nomo de lozaj asociiĝoj de aŭtonomaj organizaĵoj, grupoj kaj individuoj en okcidenteŭropaj, orienteŭropaj kaj ekstereŭropaj. Ili pledas por libereco de translandlima moviĝado kaj rezistas kontraŭ kontrolado kaj restriktado de homa migrado. Tion ili faras per kunordigado de apudlandlimaj tendaroj, manifestacioj, rektaj agadoj kaj kontraŭdeportadaj kampanjoj.

Senlandlimisma reto
Manifestacio dum la No Borders Camp en Crawley, Unuiĝinta Reĝlando, 2007
Manifestacio dum la No Borders Camp en Crawley, Unuiĝinta Reĝlando, 2007
organizaĵo
Komenco 1999 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Manifestacio de Neniu Limo

La okcidenteŭropa reto kontraŭas tion, kion ĝi opinias pli kaj pli restrikta harmoniigo de la politiko de azildonado kaj enmigrado en Eŭropo, aparte en la Schengen-zono de la Eŭropa Unio. Ĝi laboras por konstrui aliancojn inter migrantaj laboristoj kaj rifuĝintoj. Oftaj sloganoj en la reto inkluzivas: "Nek landlimo nek nacio, halto al deportadoj!", "Libero de translokiĝado, libero la loĝado: rajto veni, rajto forveturi, rajto resti!" kaj "Paperoj por ĉiuj aŭ tute ne paperoj!"

La senlandlimisma reto ekzistas jam de 1999 kaj ĝia retejo jam de 2000.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti