Senonio estas la stratigrafia unuo de la supra kretaceo.

Unue tiun ĉi ŝtupon apartigis kiel ŝtupon Alcide d'Orbigny en 1842 en Francio. La nomo devenas de Senones — latina nomo de la franca urbo Sens. Poste sedimentaĵoj de tiu ĉi periodo estis dispartigitaj je kelkaj ŝtupoj: koniaciano, santoniano, campaniano, maastrichtiano, do senonio estas konsiderata la superŝtupo.

Rokaĵoj de la senonia superŝtupo kuŝas sur la rokaĵoj de la cenomaniana ŝtupo kun stratigrafiaj malkongruoj (ĉar el la sekco elfalas la turonianaj sedimentaĵoj). Ili estas formitaj de la grandgrajnaj grejsoj kun tavoletoj de argilitoj kaj marnoj. Entute la superŝtupo dikas 600 metrojn.