Senpilota aviadilo

Senpilota aviadilo (ankaŭ droneo[1], mallongigo spavo[2] kaj UAV (angle unmanned aerial vehicle)) estas aviadilo ne enhavanta piloton. Oni povas distingi tri kategoriojn: la aŭtonoma aviadilo sen ekstera komandligilo dum la tuta flugoperaco, la telestiraviadilo telestirata de grunda pilotejo dum la flugo kaj la parte aŭtonoma aviadilo. La senpilota aviadilo estas uzata en civila kaj milita aviado.

MQ-9 Reaper de la Usona aerarmeo.
Onyxstar Fox-C8 XT xender 360.
Surtera stacio de USAF-droneo.

Senpilota aviadilo ricevas signalon de surtera stacio, tra signalo oni povas direkti la aviadilon, ankaŭ ekzistas moveblaj stacioj aŭ teleregiloj, per kiu oni povas stiri la spavon. Senpilotaj aviadiloj povas esti ekipitaj de kameraoj por observado. Kelkaj armeaj spavoj ankaŭ povas kunporti armilojn. La formoj de spavoj povas sufiĉe malsamaj.

Senpilota aviadilo estis unue aperita dum la unua mondmilito. Ili estis uzataj por trejni artileriistojn kiel pafceloj. Unuaj droneoj estis la telestira modelo de militaviadilo. Poste kiam oni povis enigi elektronikaĵojn, senpilotaj aviadiloj pli kaj pli oftas rilate al armeaj kuntekstoj. Tradicie ili estis ankaŭe uzataj nur kiel flugaj bomboj, sed hodiaŭ spavoj ankaŭ povas esti armitaj de misiloj.

Israelo estas pioniroj rilate al modernaj senpilotaj aviadiloj, ili jam havis sistemojn en 1982. Usono daŭrigas ĉi tiun tradicion, ili aĉetis IAI Pioneer-jn, kaj poste estigis siajn proprajn sistemojn.

Etimologio redakti

La termino senpilota aviadilo estas ĝenerala uzata nomo, devenis de angla traduko de Unmanned Aerial Vehicle (senpilota aera veturilo), kiu estis inkludita en oficialan terminon uzatan en ICAO. La Internaciaj kaj naicaj aviadaj aŭtoritatoj kiel ICAO kaj FAA, EASA uzas terminon Unmanned Aircraft System (UAS),[3], kiu identigas ĉiun sistemon pri ambaŭ veturilo kaj kontrolo. La pli mallonga variaĵo spavo venas de SPAV, la komencaj literoj de SenPilota Aera Veturilo, aŭ SenPilota AViadilo.

Ankaŭ la termino droneo estas ofte uzata, pro influo de angla vorto drone [droŭn]. Oni ne uzas la pli evidentan esperantigon drono por eviti kolizion kun la fundamenta vorto droni. En la angla, originale drone estis kromnomo de militcelaj telestiraviadiloj por trejni artileristojn, sed poste ĝi signifigis ĉiujn telestiraviadilojn kaj nuntempe signifas ne nur militcelaj, sed ankaŭ nomigas civilajn senpilotajn aviadveturilojn.

Uzado redakti

 
Boeing Condor por observado ekde altituo je pli ol 20 000 m.

Kvankam spavoj estas pli konataj kiel armea ilo, ekzistas ankaŭ multenombraj civilaj uzoj, inkluzive de aera termezurado[4], aera fotado en filmkreado[4], kontrolado de kabloj kaj gasduktoj,[5] nombrado de bestoj,[5] kaj liverado de medicinaj provizoj al deforaj regionoj.[6]

Senpilotaj aviadiloj estas uzataj de armeoj, civilaj registaraj agentejoj, firmaoj, kaj privatpersonoj. En Usono registaraj agentejoj uzas spavojn, kiel la RQ-9 Reaper por patroli la naciajn landlimojn.[7]

Ankaŭ ekster la Tero, ekde 2021 NASA uzas spavon nomatan Ingenuity por la esplorado de Marso kun la robota veturilo Preservence, kiel parto de la misio Marsa Scienca Laboratorio (MSL).

Skoltado redakti

Skoltada aviadilo uzatas por observi kaj esplori la batalkampon. En 2013, la usona mararmeo lanĉis senpilotan aviadilon el subakvigata submarŝipo, la unua paŝo por ebligi skoltaktivecon fare de la submarŝipoj de la usona mararmeo.[8]

Armitaj atakoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Armita telestiraviadilo.

Predator-spavoj armitaj kun AGM-114 Hellfire-misiloj estis uzataj de Usono por trafi terveturilojn. Armitaj Predator-oj unue estis uzataj en 2001 de bazoj en Pakistano kaj Uzbekio, ilia rolo ĉefe estis murdi ĉefulojn (teroristestroj ktp.) en Afganio. Ekde tiam oni priaŭdis multajn tielajn atakojn en Afganio, Pakistano, Jemeno kaj Somalio.[9] La avantaĝo de uzi senpilotan aviadilon en tiaj situacioj estas eviti diplomatan embarason, kiu eble povas okazi, se pilota aviadilo estus pafita teren kaj la pilotoj estus kaptitaj, pro tio, ke la bombado ofte okazas en nemalamikaj landoj kaj la lando kiu regas la spavojn ne havas la oficialajn rajtojn de tiuj landoj.[10][11][12]

La "senpilota" parto de spavoj starigas moralajn zorgojn. Iu kredas, ke al la malsimetrio de batalado kontraŭ homoj per maŝinoj mankas integreco kaj honoro. Aliuloj pensas, ke se tiu teknologio disponeblas, oni devas uzi ĝin laŭ moralaj devoj por savi kiel eble plej multe da vivoj.[13]

Ŝirmado kontraŭ senpilotaj aviadiloj redakti

La usona armeo nuntempe ne havas ian ajn ŝirmon kontraŭ malaltnivelaj spavatakoj, sed Joint Integrated Air and Missile Defense Organization laboras por ŝanĝi la celintecon de la nuntempaj sistemoj por ŝirmi usonajn armeajn fortojn.[14] Du germanaj firmaoj laboras por estigi 40 kW-laseroj, kiuj estos kapablaj je damaĝi spavojn.[15]

Civilaj perdoj redakti

En marto 2009, The Guardian priraportis akuzojn pri tio, ke Israelaj spavoj armitaj per misiloj mortigis 48 palestinajn civilulojn en Gaza, inkluzive de du junaj infanoj en kampo kun virinaro kaj knabinoj en strato preskaŭ malplena je homoj.[16] En junio, Human Rights Watch enketis ses spavatakojn, kiuj raportiĝis rezulti en civilaj perdoj, ili ankaŭ supozis, ke la israelaj armeaj fortoj aŭ malsukcesis distingi inter batalantoj kaj civiluloj aŭ malsukcesis uzi sufiĉe da singardo por kontroli se la celoj vere estis batalantoj.[17][18][19]

Noto kaj referencoj redakti

  1. Dum laŭ la angla Vikipedio Unmanned aircraft kaj drone estas sinonimoj, laŭ la esperanta lingvo la termino "droneo" ligas pli precize al "telestiraviadilo", vidu neologismojn en la revuo Monato Esperanto.be
  2. Spavo povas havi flugroboton en si, sed ĝi ne mem estas flugroboto kiam ĝi dependas de homo kiu devas stiri ĝin.
  3. Senpilota Aviadila Sistemo (UAS), ICAO, 2011.
  4. 4,0 4,1 http://www.webcitation.org/6IwTScW2U
  5. 5,0 5,1 http://www.webcitation.org/6J4l9Ib5V
  6. http://www.webcitation.org/6LIjJb4in
  7. http://www.wsj.com/articles/SB10001424052702304331204577354331959335276
  8. http://theaviationist.com/2013/12/06/uas-from-submarine/
  9. http://sdi.sagepub.com/content/43/4/363.abstract
  10. http://www.foxnews.com/story/2005/12/05/shrapnel-points-to-drone-in-pakistan-attack.html
  11. http://www.nbcnews.com/id/7847008/#.VdNt1Pntmko
  12. http://www.defenseindustrydaily.com/predator-kills-important-alqaeda-leader-in-pakistan-0547/
  13. http://www.theguardian.com/world/2012/aug/02/philosopher-moral-case-drones
  14. http://www.marinecorpstimes.com/article/20140802/NEWS04/308020037/Modified-UAVs-raise-concerns-infantry
  15. http://aviationweek.com/defense/lasers-technology-targets-mini-uavs
  16. http://www.theguardian.com/world/2009/mar/23/gaza-war-crimes-drones
  17. http://www.hrw.org/report/2009/06/30/precisely-wrong/gaza-civilians-killed-israeli-drone-launched-missiles
  18. http://www.hrw.org/news/2008/12/30/israel/gaza-civilians-must-not-be-targets
  19. http://www.ynet.co.il/english/Ext/Comp/ArticleLayout/CdaArticlePrintPreview/1,2506,L-3739125,00.html

Eksteraj ligiloj redakti

(angla) How Intelligent Drones Are Shaping the Future of Warfare Arkivigite je 2018-05-02 per la retarkivo Wayback Machine (Kiel Inteligentaj Virabeloj Formas la Estontecon de Militado), Rolling Stone Magazine