Sentripigado estas la forigo de kelkaj aŭ ĉiuj el la organoj de la gastrointesta tubaro (nome tripoj), kutime pere de horizontala tranĉado farita tra la abdomena areo. Sentripigado povas rezulti el akcidento sed estis uzata ĉe homoj kiel metodo de torturo kaj ekzkutado. En tiaj praktikoj, sentripigado povas esti akompanata de aliaj formoj de torturo, kaj/aŭ la forigo de aliaj vivesencaj organoj. Tamen ankaŭ ĉe homoj, sentripigado povas esti necesa parto de nekropsio, ĉar el la intesta kaj digesta aparataro povas veni grava informo pri la lastaj manxgoj kaj eventuale pri venenoj aŭ simile. Sentripigado necesas kiel nepra paŝo al preparado de mumio.

Ĉe aliaj bestoj sentripigado povas esti unua paŝo al manĝopreparado, ĉar en tripoj kaj aliaj internaĵoj povas veni la komenco de putriĝo, ĉefe ĉe fiŝoj tio foje devas esti farita tuj kaj nepre antaŭ sekigado, saligado aŭ aliaj tipoj de manĝopreparado. En pli precizaj kazoj kiel en la tradicia buĉado ekzemple de porkoj, post sentripigado, oni uzis la tripojn kiel ujoj por kolbasoj.

Ĵakvo la Buĉisto estis konata ankaŭ kiel Ĵakvo la Sentripigisto.

En la romano Crónica de una muerte anunciada (Kroniko de morto antaŭsignita) de la kolombia verkisto Gabriel García Márquez, la ĉefrolulo estas ponardita kaj la tripoj eliras surgrunde, tiele li eĉ kolektas kaj purigas ilin per mano el la algluita sablo, kiel horora detalo de la morto, kiu okazas tuj poste.