Sep Militantaj Regnoj

Sep Militantaj Regnoj aŭ pli simple Sep Regnoj (en Simpligita ĉina skribo: 战国七雄; en Tradicia ĉina skribo: 戰國七雄; en pinjino: zhàn guó qī xióng) referencas al la sep ĉefaj ŝtatoj dum la Militŝtata periodo (ĉ. 475 ĝis 221 a.n.e.) de la antikva Ĉinio:

  • Qin (秦)
  • Qi (齊/齐)
  • Ĉu (楚)
  • Yan (燕)
  • Han (韓/韩)
  • Zhao (趙/赵)
  • Wei (|魏)
Mapo montranta la Sep Militantajn Regnojn; estis aliaj ŝtatoj tiam en Ĉinio, sed la Sep Militantaj Regnoj estis la plej povegaj kaj gravaj.

Laŭlonge de la Militŝtata periodo, multaj el la sep ŝtatoj trapasis buroukratiajn kaj militistajn reformojn por mobilizi rimedojn je pli granda skalo. Tio kondukis al intensigo de militoj dum la periodo, sed ankaŭ kondukis al ekonomia kaj kultura disvolvigo grandskale.

El la Sep Militantaj Regnoj, Qin finfine iĝis la plej forta kaj sukcesis aneksigi la aliajn ses ŝtatojn; Han estis la unua kiu falis, nome en la jaro 230 antaŭ nia erao, dum Qi estis la lasta kiu kapitulacis en la jaro 221 antaŭ nia erao. Ĝeng, la reĝo de Qin, kreis la novan titolon huangdi (imperiestro), kaj iĝis la unua imperiestro de Ĉinio, nome Qin Shihuangdi.

Vidu ankaŭ redakti