Sep fratinoj (naftokompanioj)

La nomon Sep fratinoj dum la 1950aj jaroj enkondukis Enrico Mattei, estro de la itala naftoentrepreno ENI.

Per ĝi li priskribis la kartelon de petrolkompanioj kiu en tiu epoko kontrolis ĝis 85% de la mondaj petrolorezervoj. Membroj de la kartelo estis Anglo-Persian Oil Company (nun BP); Gulf Oil, Standard Oil of California (Socal) kaj Texaco (nun Chevron); Royal Dutch Shell; kaj Standard Oil of New Jersey (Esso) kaj Standard Oil Company of New York (Socony) (nun ExxonMobil).

Vidu ankaŭ redakti