Sep mirindaĵoj de Jena

La Sep mirindaĵoj de Jena (germane: Sieben Wunder von Jena, latine: Septem miracula Ienae) estas duonŝerca superrigardo pri ĉiuj mirakloj en la urbo Jena, kiuj estas gravaj por la loka studentaro. Ĝi ankaŭ servis kiel sekreta identecpruvilo inter studentoj kontraŭ la neiniciitaj, nestudantaj homoj. Aludo al la Sep mirindaĵoj de la antikva mondo ankaŭ verŝajnas kaj eble substreku la gravecon de la tuta urbo.[1]

Prezento de la mirakloj redakti

Ĉiuj sep mirakloj en la sekvanta latinlingva epigramo aperas: Ára, capút, dracó, móns, póns, vulpécula túrris, / Weígeliána domús: septém mirácula Iénae. [2] En antaŭĉambro de la Urba muzeo la strangaĵoj bone priskribatas.

La kuriozaĵoj detale:

  • Altaro: Temas pri la altaro de la Kirko Sankta Mikaelo sub kiu eblas transiri (de ekstere)
  • Kapo: En la urbodomo supre troviĝas arlekena figuro, la t.n. Schnapphans.
  • Drako: Artaĵo farita de studentoj en la komenco de la 17-a jarcento.
  • Monto: La monto Jenzig en Jena.
  • Ponto: La malnova Camsdorf-ponto (eksplodigita en 1945).
  • Turo de la vulpoj: Vulpo (germane: Fuchs, Fux) estas nomo de nove alvenintaj studentoj kiuj malbone traktatas fare de la pli aĝaj studentoj.
  • Domo de Weigel: La sepetaĝa, jam ne ekzistanta domo en la urbocentro estis konata pro sia nekutima ekipaĵo kaj interesa fasado.

Bildaro redakti

Piednotoj redakti

  1. Moke nomitis la oka mirindaĵo de Jena la profesoro pri moralo Johann Paul Hebenstreit, ĉe kiu oni atestis vivmanierojn malmoralajn.
  2. Tradukite: Altaro, kapo, drako, monto, ponto, vulpa turo, domo de Weigel: jen la sep mirakloj de Jena.

Vidu ankaŭ redakti

Friedrich-Schiller-Universitato Jena

Eksteraj ligiloj redakti