Sep sanktuloj fondintaj Bretonujon

La sep sanktuloj fondintaj Bretonujon estis sep bretonaj sanktuloj, kiuj vivis en la 5-a kaj 6-a jarcentoj en la epoko de la britona elmigrado al Armoriko.

Enkonduko redakti

La historio de la sep sanktuloj estas tiu de la transiro de gaŭla Armoriko al Bretonujo. Escepte de la regionoj de Rennes kaj Nantes, kiuj restis ligitaj al la latina civilizacio, kaj kiuj aldoniĝis al Bretonujo nur sub Nevenoeo (800-851), Bretonujo organiziĝis sub la influo de la enmigrado de insulaj britonoj en sep diocezoj, ĉiu fondita de klerulo, kiun la popolo poste proklamis "sanktulo".

Estas hipotezo ke tiuj kleruloj apartenis al la nobelaro britona-romia, ĉar ili havis latinajn nomojn, kiel ekzemple Paulus Aurelianus, Paŭlo Aŭreliano. La sep diocezoj formis poste kun tiuj de Rennes kaj Nantes la naŭ episkopujojn de Bretonujo, kiuj plu ekzistis senŝanĝe ĝis la estiĝo de la francaj departementoj dum la franca revolucio.

La sep sanktuloj redakti

La sep sanktuloj fondis sep episkopejajn urbojn:

Lige al la famo de la sep sanktuloj estas la Tro Breizh, ofte nomata ankaŭ la pilgrimado al la sep sanktuloj plenumita memore al ili, ĉar laŭ popolaj rakontoj okazis mirakloj ĉirkaŭ iliaj tomboj.

Simbolo de la nombro 7 redakti

La nombro sep havas apartan, tre fortan simbolan valoron en la juda-kristana tradicio:

  • ĝi memorigas pri la sep branĉoj de la menoro (kandelingo), videbla atestaĵo de la dia ĉeesto,
  • ĝi memorigas ankaŭ pri citaĵoj el la Apokalipso:
    • La sep anĝeloj, kiuj estas antaŭ Dio (Ap 8 2), ĝenerale asimilitaj al la arkianĝeloj
    • La libro volvita sigelita de sep sigeloj (Ap 5 1),
    • La sep trumpetoj (Ap 7 2), kiuj anoncas la sep malbonŝancojn,
    • La sep tondroj (Ap 10 3),
    • La sep anĝeloj portantaj sep draŝilojn (Ap 15 1)
  • kaj ankaŭ pri la sep eklezioj (Ap 1 4) al kiuj estas sendita libreto sankta, kaj kiuj reprezentis la tuton de la kristanaj komunumoj, unuo simboligita de la figuro de la granda ursino: sep steloj ligitaj per neŝanĝebla ligo, formantaj ĉaron, kiu ĉiunokte trairas la ĉielon ĉirkaŭ la polusa stelo.

Fotogalerio redakti


Vidu ankaŭ redakti