Sepbraka kandelabro (Essen)

La sepbraka kandelabro estas granda kandelolumilo de la katedrala trezoro de Essen. Ĝi staras nun en la teretaĝo de la okcidenta alkonstruaĵo de la katedralo de Essen. La kandelabro, kiu datiĝas proksimume el la jaro 1000, estas elstara bronza artverko de la frua mezepoko kaj la plej malnova konserviĝinta sepbraka kandelabro entute.

La sepbraka lumilo, en la fono la Miĥaelo-Fenestro de la okcidenta ĥorejo
Detaldesegnoj de la kapetoj de Georg Humann
La kandelabro el alia perspektivo

Priskribo redakti

La kandelabro estas entute 2,26 metrojn alta kaj havas plejlarĝon de 1,88 metroj. Ĝi estas farita el bronzo kiel kavgisaĵo kaj konsistas ej 46 eroj, kiujn en la interno stabiligas framo el fero. Ĝi staras sur ŝtonpiedestalo proksimume 60 centimetrojn alta, je kiu verŝajne temas pri reuzata romia piedestalo de kolono aŭ statuo,[1] La kandelabro havas kvadratan piedon kun oblikvaj facoj kaj tendoforma tegmento, kiu baziĝas sur kvar trifingraj ungegoj. Sur la anguloj de la piedo sidis kvar bronzofiguretojn figurantajn faŭnojn, el kiu unu figuro surskribita per Aquilo (nordo) komplete konserviĝis. Du aliaj figuroj parte konserviĝis, la restaĵoj estas surskribitaj per Oriens (oriento) kaj Occidens (okcidento). La kvara figuro supozeble portis la surskribon Meridies (sudo).[2] La piedo abunde ordigita per bendoj kaj vinktoj laŭ formo de malgrandaj diablomaskoj finiĝas supren per balustradera korpo, el kiu kreskas la trunko de la kandelabro. Sur la pieda finaĵo troviĝas ligna horizonta bendo kun la enskribo Mathild abatissa me fieri jussit et Christo consecravit. (Abatino Matilda komisiis fari min kaj konsekris min al Kristo.) Tiu ĉi enskribo ebligas la datigon de la kandelabro, ĉar Matilda estis ekde 973 ĝis 1011 abatino de la abatinejo Essen. La trunko de la kandelabro estas regule konstruita el vertikalaj grimpoplantaj kampoj, kiuj pokaze en la mezo estas interrompitaj per kapeto. El tri kalikoformaj interligilo disbrakas la du brakoparoj, elipse kurbantaj supren kaj finiĝantaj egalaltece kun la kandeltenilo je la trunkofinaĵo. La kandelabraj brakoj estas glatvandaj, en regulaj sekcioj ili estas alterne ornamitaj per bulformaj kaj plurangulaj kapetoj, kiuj estas formitaj per stiligitaj foliornamaĵoj kaj enmetitaj juveloj (heliotropoj, fumkvarcoj, diversaj agatoj, ametistoj, malakitoj, jaspoj kaj montaj kvarcoj). Supozeble la kandelabroj origine estis orumita.[3]

Ĉar kaj bizancaj elementoj en la ornamaĵoj kaj ankaŭ malaltsaksaj influoj estas konstateblaj, oni supozas, ke la kandelabro estis produktata en nordokcidenta Germanujo, eble en Hildesheim, kie mallonge poste per Bernvardo-Pordo kaj Kristo-Kolono pluaj gravaj bronzaj artverkoj; pruvita la produktejo tamen ne estas.[4] Produktado en Essen mem estas konsiderata, por la proksimume samtempe kun la kandelabro ekestintaj relikvokesto de Sankta Marsuso kaj la kruco kun la grandaj mallevaĵo-emajloj Beuckers indikis produktadon en Essen. Por Essen pledas, ke la komisiinto devis mendi la materialon kaj je surloka produktado povis kontroli la uzadon.

Interpreto redakti

La sepbraka kandelabro en la katedralo de Essen similas laŭforme al la juda menorao kaj deduktiĝas el la sama malnovtestamenta biblia loko en la 2-a libro de Moseo (El 37, 17–24). En la frua kristanismo la „sep“ simbolis la unuecon de dia kaj tera, ĉar ĝi unuigis en si la „tri“ de la triunuo kaj la „kvar“ de la teraj kompasdirektoj. Samtempe la nombro sep reprezentis la sep donaĵoj de la Sankta Spirito, dum kiam la kandelabro simbolis Kriston mem.[5] La kandelabro de Essener samtempe simbolas la lumon de la mondo, kiu lumas en ĉiujn kompasdirektojn reprezentatajn per la bronzofiguroj de la piedo, por ke ĝi je la fino hejmenportu ĉiujn homojn al Kristo. Tiu ĉi indiko pri la Lasta Juĝo ebligas la interpretadon, ke abatino Matilda komisiis produkti ĝin kiel sia mortmemora kandelabro.[5]

Historio redakti

 
La ĥorejo de la katedralo en 1904, klare rekonebla la kandelabro en la ĥorejo kaj la tombo de Altfrid en la malfono

La origina starloko de la kandelabro estas nekonata. Kiel mortmemora kandelabro ĝi eble staris ĉe loko kun rilato al la tombo de Matilda, kiu estis supozeble en la kripto de la preĝejo. La kandelabro ŝanĝis je aliaranĝadoj de la preĝejo plurfoje la starlokon: En la 14-a jarcento, kiam oni notis en liber ordinarius la liturgiajn sinsekvojn de la diservoj, ĝi staris en la ĉefa navo proksime de la navokruciĝo kaj per tio proksime de la krucaltaro, pli malfrue ĝi staris en la ĥorejo. La nunan starlokon en la okcidenta alkonstruaĵo ĝi ricevis en 1958: Por starigi en la nunan episkopan preĝejon la episkopan sidejon, oni devis aliaranĝi la ĥorejon.

Pro la pli malgranda materiala valoro la kandelabro estis malpli minacata ol la aliaj artverkoj de la katedrala trezoro. Dum kiam la altvaloraj oraj kaj arĝentaj trezoreroj kiel ekzemple la Ora Madono aŭ la Oto-Matilda-Kruco dum la Tridekjara Milito, dum la Unua Koalicio-Milito kaj dum la Ruhr-Ribelo estis forportataj aŭ kaŝataj, la sepbraka kandelabro nur dum la Dua Mondmilito estis malkonstruata kaj fordeponata. Pro tio ĝi ankaŭ transvivis la detruon de la katedralo dum la aliancana aeratako kontraŭ Essen la nokton de la 5-a sur la 6-an de marto 1943.

La kandelabro plurfoje estis riparata, laste en 1987. Antaŭe oni ĉiudetale mezuris la kandelabron fotogrametrie, tiel ke nun estus eble produkti precizan kopion. Jam en 1873 oni faris de la sepbraka kandelabro de Essen du kopiojn, unu por la Muzeo Viktoria kaj Alberto, la alian por la berlinaj muzeoj.

Uzado redakti

Pri la historia uzado de la kandelabro nur malmulta estas konata.[5] Liber ordinarius respegulas la liturgian situacion en la abatinejo Essen preskaŭ kvarcent jarojn post ekesto de la kandelabro. La manskribaĵo ja baziĝas supozeble sur pli malnovaj modeloj, sed kiom la skribantoj fakte transskribis el la modeloj, ne estas konata.[6] Liber ordinarius nur malofte mencias la kandelabron. Je Pentekosto ĝi tamen staris en la centro de la liturgio: Oni ekflamis la kandelojn, la vagolernantoj ĉirkaŭgenuis ĝin kaj kantis himnon al la reviviĝinta Kristo.[7]

Nuntempe oni ekflamas la kandelojn de la sepbraka kandelabro okaze de solenaĵoj same kiel je aparte gravaj okazaĵoj ekzemple instaladoj de novaj episkopoj.

Literaturo redakti

  • Georg Humann: Die Kunstwerke der Münsterkirche zu Essen. Schwann, Duseldorfo 1904, pj. 172–217.
  • Leonhard Küppers: Das Essener Münster. Fredebeul & Koenen, Essen 1963.
  • Heinz Dohmen: Münsterbaubericht 1986. En: Das Münster am Hellweg. Mitteilungsblatt des Vereins für die Erhaltung des Essener Münsters. 40, 1987, pj. 158–161.
  • Alfred Pothmann: Der Essener Kirchenschatz aus der Frühzeit der Stiftsgeschichte. En: Günther Berghaus, Thomas Schilp (eldonintoj): Herrschaft, Bildung und Gebet. Gründung und Anfänge des Frauenstifts Essen. Klartext-Verlag, Essen 2000, ISBN 3-88474-907-2, S. 135–153.
  • Vera Henkelmann: Der Siebenarmige Leuchter des Essener Münsters und die Memoria der Äbtissin Mathilde. En: Brigitta Falk, Thomas Schilp, Michael Schlagheck (eldonintoj): ... wie das Gold den Augen leuchtet. Schätze aus dem Essener Frauenstift. Klartext Verlag, Essen 2007, ISBN 978-3-89861-786-4, pj. 151–167.

Referencoj redakti

  1. Georg Humann: Die Kunstwerke der Münsterkirche zu Essen. Duseldorfo 1904 pj. 194.
  2. Georg Humann: Die Kunstwerke der Münsterkirche zu Essen. Duseldorfo 1904, p. 193.
  3. Alfred Pothmann: Der Essener Kirchenschatz aus der Frühzeit der Stiftsgeschichte. En: Günther Berghaus, Thomas Schilp (eldonintoj): Herrschaft, Bildung und Gebet. Gründung und Anfänge des Frauenstifts Essen. Essen 2000, p. 135–153, jen p. 140, komp. ankaŭ Ex 37, 17–24.
  4. Georg Humann: Die Kunstwerke der Münsterkirche zu Essen. Duseldorfo 1904 p. 205 klare rifuzis Hildesheim-on kaj pledis por Bizanco. Pothmann supozas sen plua kialigo Essen-on kiel produktejon.
  5. 5,0 5,1 5,2 Alfred Pothmann: Der Essener Kirchenschatz aus der Frühzeit der Stiftsgeschichte. En: Günther Berghaus, Thomas Schilp (eldonintoj): Herrschaft, Bildung und Gebet. Gründung und Anfänge des Frauenstifts Essen. Essen 2000, pj. 135–153, jen: p. 140.
  6. Jürgen Bärsch: Die Essener Münsterkirche als Ort des Gottesdienstes. Zur Feier der Liturgie im mittelalterlichen Stift Essen. En: Günther Berghaus, Thomas Schilp (Hrsg.): Herrschaft, Bildung und Gebet. Gründung und Anfänge des Frauenstifts Essen. Klartext-Verlag, Essen 2000, p. 80.
  7. Jürgen Bärsch: Die Essener Münsterkirche als Ort des Gottesdienstes. Zur Feier der Liturgie im mittelalterlichen Stift Essen. En: Günther Berghaus, Thomas Schilp (eldonintoj): Herrschaft, Bildung und Gebet. Gründung und Anfänge des Frauenstifts Essen. Klartext-Verlag, Essen 2000, p. 85.

Eksteraj ligiloj redakti