La Septuro (turke Yedikule) estas historia konstruaĵo sudokcidente de Istanbulo, sur la bordo de la Marmora maro.

Yedikule Hisar (La fortikaĵo Septuro)

Nomo redakti

La turka nomo Yedikule estas kunmetitaĵo de yedi “sep” kaj kule “turo”.

Historio redakti

La plej malnova turo staris jam en la antikvo. La bizanca imperiestro Teodozio la 1-a konstruigis pluajn du apud ĝi kaj ĉirkaŭis la tri turojn per ŝtonmuro. Oni konstruis poste kvar pluajn turojn kaj tiel elformiĝis la nuna nomo, Septuro.

Mohamedo la 2-a — post kiam li okupis Konstantinopolon – renovigis la turojn kaj transformis la tuton al fortikaĵo, kiu servis kiel loĝejo por la janiĉaroj, poste kiel ŝtata prizono.

La tempo kaj la tertremoj detruis 4 turojn; du pluaj kolapsis pro la tertremo de 1768. Restis la tiel nomata sangoturo, kie oni prizonigis eminentulojn.

Inter la muroj mortis 7 detronigitaj sultanoj. Oni pendigis la kapon de la viktimoj sur la eksterajn murojn.

En populara kulturo redakti

La konstruaĵo havas gravan rolon en la romano Steloj de Eger de Géza Gárdonyi.