Serĉilo Google

interreta serĉilo

La serĉilo Google (prononco: GUgul), Google-Serĉo, aŭ iam Gugla serĉilo, estas interreta serĉilo, kiun evoluigis la firmao Google. Ĝi estas la plej uzita serĉilo sur la Tut-Tera Teksaĵo,[1] ĉiun tagon pritraktante pli ol 3.6 miliardojn da serĉoj.[2] En la komenco de la jaro 2022, ĝi estas la plej uzita serĉilo en la mondo, kun merkatparto de 92 procentoj.[3] Google resendas serĉrezultojn, kies ordo estas bazita, parte, laŭ paĝorango-sistemo. La serĉilo ankaŭ disponigas multajn malsamajn opciojn por adaptitaj serĉoj, uzante simbolojn por inkludi, ekskludi, precizigi aŭ postuli certan serĉan konduton, kaj ofertas specialigitajn interagajn travivaĵojn — ekzemple, la statuson de flugnumero aŭ de pakaĵo por livero, veterprognozojn, valuton, la konvertojn inter mezurunuoj kaj horzonaj tempoj, vorton difinoj, kaj pli.

Google-Serĉo
Google-Serĉo
Google-Serĉo
Google-Serĉo
Google-Serĉo
interreta serĉilo • serĉiloretejo
Priskribo ekranbildo de la defaŭlta ĉefpaĝo
Retadreso https://google.com/eo
Kategorio Reta serĉilo
Lingvo(j) 149 lingvoj
programlingvo = Python, C, C++
Posedanto Google
Fondiĝo 1997
Stato aktiva
vdr

La ĉefcelo de Google-Serĉo estas ĉasi tekston en publike alireblaj dokumentoj ofertitaj per retserviloj, kontraste al aliaj datumoj — ekzemple, bildoj aŭ datumoj, kiun enhavas datumbazoj. Ĝin origine evoluigis Larry Page kaj Sergey Brin en 1997.[4]

Referencoj redakti

  1. The top 500 sites on the web (La kvincent plej popularaj retejoj sur la TTT). Alexa. Kontrolita en 10-a de januaro 2022.
  2. Google Search Statistics (Statistiko pri serĉoj per Google). Internet Live Stats (Tuja statistiko pri la reto, angle). Kontrolita en 10-a de januaro 2022.
  3. Search Engine Market Share Worldwide (Tutmonda merkatparto de serĉiloj). StatCounter Global Stats (Nombrilo de tutmonda statistiko, angle). Kontrolita en 10-a de januaro 2022.
  4. Adam FISHER. “Google was not a normal place”: Brin, Page and Mayer on the Accidental Birth of the Company that Changed Everything (“Guglo ne estis normala loko”: Pri la hazarda naskiĝo de la firmao kiu ŝanĝis ĉion). Vanity Fair, anglalingva ĉiumonata revuo. Julio 2018. Kontrolita en 10-a de januaro 2022.