Serĝo la 2-a

papo de la katolika eklezio

Serĝo la 2-a (latine: Sergius II ; naskiĝis je nekonata dato en Romo; mortis la 24-an de januaro 847) estis papo ekde 844 ĝis sia morto en 847.

Serĝo la 2-a
102-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Sergius
Pontifiko de Januaro 844
ĝis 24-a de januaro 847
Antaŭulo Gregorio la 4-a
Sekvanto Leono la 4-a
Persona informo
Naskiĝo ?
en Romo
Morto 24-a de januaro 847
en ???
Mortokialo malsano [#]
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Serĝo estis roma civitano, el nobela familio, al kiu apartenis tri papoj. Paskalo la 1-a nomumis lin kardinalo, kaj la papo Gregorio la 4-a arkipastro.

Dum lia papperiodo, araboj atakis Sicilion kaj la sudon de Italion en 846. Iom antaŭ sia morto, li travivis gravan atakon de la araboj al Romo. La baziliko de Sankta Petro kaj la preĝejo Sankta Paŭlo antaŭ la muroj estis grave damaĝitaj kaj nur la rezisto de la loĝantoj malhelpis la atakintojn detrui la urbon.

La korpo de Serĝo estis entombigita en la baziliko Sankta Petro.