Serajlo (turke Saray el la persa ‏سرای‎ / sarāy, itale Seraglio, transprenita ankaŭ al la angla kaj ekzemple norvega, france Sérail, germane Serail) laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel la Plena Vortaro de Esperanto de Émile Grosjean-Maupin aŭ la Plena Ilustrita Vortaro estas "palaco de turka sultano aŭ altrangulo" aŭ "haremo en turka palaco". La Reta Vortaro atentigas per rimarko, ke laŭ Sergio Pokrovskij "la vorto karakterizas ne tiom la malnovan Orienton kiom la Eŭropan bildon pri Oriento". Tiun juĝon probable kaŭzas la fakto, ke la vorto estis parto de la titolo de pluraj eŭropaj operoj de la 18-a kaj 19-a jarcentoj, kiuj temigis idealigitan koncepton de la Otomana Imperio, ekzemple la opero "Forkapto el la serajlo" de Wolfgang Amadeus Mozart.

Dolmabahçe Sarayı

La grandaj serajloj de Istanbulo konsideratas majstroverkoj de otomana konstruarto.

Laŭ Francisko Azorín serajlo estas PArto de la arabaj palacoj, kie loĝas la virinoj.[1] Li indikas etimologion el la araba serai (palaco) kaj de tie la latina serraculum, el sera (fermita). Kaj li aldonas la terminon karavanserajlo, por granda gastejo por la orientaj karavanoj.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 182.
  2. Azorín, samloke.