Serbio kaj Montenegro

eksa eŭropa ŝtato (2003–2006)

La Serbio kaj Montenegro (ekzistis ĝis 2003 kiel Federacia Respubliko Jugoslavio (FRJ)) estis ŝtato inter la 28-a de aprilo 1992 ĝis la 3-a de junio 2006 lokiĝita en Balkana duoninsulo. Serbio kaj Montenegro naskiĝis dum la disfalo de Jugoslavio, kaj entenis la nuntempajn sendependajn ŝtatojn de Serbio kaj Montenegro, Kosovo.

Serbio kaj Montenegro
Plena origina nomo:
Државна заједница Србије и Црне горе
Državna zajednica Srbije i Crne Gore
19922006

historia lando • suverena ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Areo:
152.350km km² (2006)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
10.842.545 (2006)
Nacia konsisto:
Serboj (75%, 1995), Albanoj (15%, 1995), Montenegranoj (5%, 1995)
serbokroata lingvo (1992-1997)
serba lingvo(1997-2006)
ortodoksismo kaj aliaj
Ŝtat-strukturo
federacia respubliko • politika unio • parlamenta respubliko federacia respubliko (1992-2003)
Konfederacio (2003-2006)
jugoslava dinaro • serba dinarogermana markoeŭro • jugoslava dinaro • eŭro Jugoslava dinarov(en Serbio)
Germana marko (en Montenegro)
Estiĝo:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio
Postsekvaj ŝtatoj:
Serbio Serbio
Montenegro Montenegro
Kosovo Kosovo
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj

Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo

vdr

Historio redakti

Inter 1991 kaj 1992, Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio (SFRJ) disfaliĝis pro la serbaj radikal-naciismaj politikoj de Slobodan Miloŝeviĉ, kiu gvidis Serba registaro. Respublikoj kiel Slovenio, Kroatio, Bosnio-Hercegovino kaj Makedonio iĝis sendependenca ŝtato dum la Jugoslavaj militoj. En 1992, Serba SR kaj Montenegra SR kreis novan federacian ŝtaton kiel postenulo de SFRJ. Sed pro helpo de serbaj militkrimoj kontraŭ aliaj nacioj, Internacia komunumo kiel UN nuligis poston de Federacia Respubliko Jugoslavio kiel leĝa posteulo de SFRJ. La posto de SFRJ de-jure ekzistis ĝis 2000.

En 1998 akriĝis politika situacio en Kosovo, kie plejmulton de la loĝantaro konsistigas albanoj. Kontraŭstaro transformiĝis al militkonflikto. Malgraŭ la longdaŭraj interparoloj tie daŭrigadis etna purigado, laŭ takso de kelkaj internaciaj organizoj. Post multfojaj avertoj, NATO komencis bombadon sur serbajn militbazojn kaj strategiajn objektojn (estis damaĝitaj samtempe malsanulejoj kaj i. a. ambasadejo de Ĉinio). Kiel rezulto de operado kontraŭ serba akcio, UN pacfortoj komencis administri Kosovon.

Post la Jugoslavaj militoj, FRJ perdis multajn landojn de SFRJ. En 2000 kvar studentoj de Universitato de Beogrado arestiĝis por kontraŭ-registara grafitio. Post la aresto de studentoj, multaj serboj protestis kontraŭ regado de Miloŝeviĉ kaj , kiu poste konata kiel "Buldoza revolucio". Kiel rezulto de popolaj protestoj, Miloŝeviĉ perdis povon kaj serb-naciismaj politikoj ankaŭ finiĝis.

Post la elpostenigo de Miloŝeviĉ, serba registaro provis permesi pli rajton al Montenegro kaj Kosovo. La 4-an de februaro 2003 la jugoslavia parlamento decidis ŝanĝi politikan sistemon el Federacio al ŝtata unio (Konfederacio), kaj ŝangi ŝtatan nomon al Serbio kaj Montenegro. Tamen problemo pri interrilato inter membroŝtatoj estis ne solvita. Post la montenegra referendumo de la 3-a de junio 2006 kies rezulto favoris je 55,5% la sendependiĝo de la ŝtato, Montenegro iĝis sendependenca ŝtato el Serbio. La 5-an de junio 2006 Serba parlamento deklaris pri ekesto de Respubliko Serbio.

Politika sistemo redakti

La Serbio kaj Montenegro estis komununa ŝtato de Serbio kaj Montenegro. Dum la unua periodo de Federacia Respubliko Jugoslavio (FRJ), FRJ estis fakte gvidis de Slobodan Miloŝeviĉ, kiu estis prezidanto de Serbio ĝis 1997. Serba registaro fakte gvidis federacian registaron de FRJ. Ekzemple, Federacia ĉefministro Milan Paniĉ perdis povon en 1993 pro konflikto kun Miloŝeviĉ.

Serbaj naciismaj politikoj dum la 1990-jaroj akriĝis situacion de FRJ. Por solvi ekonomikajn problemojn, Montenegro komencis uzadon de Germana marko ĝis 1999. En 2003, Federacia parlamento sanĝis federacian politikan sistemon al Konfederacio. Dum la dua periodo inter 2003 kaj 2006, Serbio kaj Montenegro ekzistis kiel komununa ŝtato. Serba registaro kaj Montegra registaro sendepende administris siajn landojn.

La komununa ŝtato de Serbio kaj Montenegro estis finita, kial Montenegro iĝis sendependa ŝtato en 2006.