Sergej Fjodoroviĉ BONDARĈUK (ruse Сергей Фёдорович Бондарчук, ukraine Сергі́й Фе́дорович Бондарчу́к; naskiĝis la 25-an de septembro 1920 en Belozjorka, Ĥersona provinco, Ukrainio, mortis la 20-an de oktobro 1994 en Moskvo, Rusio) estis granda kinomajstro de Sovetunio, kiu famiĝis kiel reĝisoro, scenaristo kaj aktoro meritinta plej prestiĝan rangon - Popola artisto de Sovetunio kaj kelkajn plej altajn rekompencojn.

Sergej Bondarĉuk
Persona informo
Сергей Бондарчук
Naskiĝo 25-an de septembro 1920 (1920-09-25)
en Bilozerka
Morto 20-an de oktobro 1994 (1994-10-20) (74-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Familio
Edz(in)o Inna Makarova • Irina Skobtseva vd
Infanoj Natalya Bondarchuk • Alyona Bondarchuk • Fyodor Bondarchuk vd
Profesio
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristo • filmaktoro • instruisto de teatro • reĝisoro vd
Aktiva dum 1948–1994 vd
Aktorado
Oskar-premio
1968 "Milito kaj paco"
Pluaj premioj Moskva Internacia Kinofestivalo - 1959 "Sorto de la homo"
Moskva Internacia Kinofestivalo - 1967 "Milito kaj paco"
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Liaj gepatroj Fjodor Petroviĉ kaj Tatiana Vasiljevna estis ordinaraj gekamparanoj. La familiestro estis ido de kozakoj el Zaporiĵa provinco, pri kio li tre fieris. Dum kolektivigo li estis la unua kolĥozo - estro tiea. La gepatroj havis du gefilojn: Sergej kaj Tamara. Poste la gefamilianoj translokiĝis al urbo Taganrog, kie Sergej frekventis lokan mezlernejon. Tiam aperis lia pasio al la teatra arto, kiu li realigis en multaj amatoraj spektakloj.

En 1937 li malfacile venis la teatran altlernejon en Rostov-na-Donu urbo, kiun li sukcese finis en 1941 kaj iom da tempo partoprenis kiel aktoro en spektakloj de la loka drama teatro.

Dum la Dua mondmilito Sergej militservis kiel ordinara soldato ekde 1941 ĝis 1946.

En 1948 li finis la aktoran fakultaton de VGIK en Moskvo, kiun instruis profesoro Sergej Gerasimov. Samjare komenciĝis la sukcesa aktora kariero de Sergej Bondarĉuk, pro kiu jam en 1952 li meritis plej prestiĝan rangon - Popola artisto de USSR, kio estis senprecendenta okazo en tiama Sovetunio. Dum lia longa profesia vivo (46 jarojn) li partoprenis kiel aktoro en 36 filmoj, 9 filmojn li reĝisoris kaj verkis 7 scenarojn por filmoj.

Ekde 1971 ĝismorte Bondarĉuk estis profesoro de Vsesojuznij Gosudarstvennij Institut Kinematografii kaj samtempe li estris la Union de la sovetaj kinematorafistoj (ĝis 1986).

Sergej Bondarĉuk mortis la 20-an de oktobro 1994 pro korinfarkto. Li estas entombigita en la Novodeviĉje tombejo, Moskvo.

Familio redakti

  • la unua edzino Jevgenia Belousova (filo Aleksej)
  • la dua edzino Inna Makarova fama kinoaktorino (filino Natalia Bondarĉuk - aktorino kaj reĝisorino)
  • la tria edzino ekde 1959 fama kinoaktorino Irina Skobceva (gefiloj Aljona kaj Fjodor, ambaŭ geaktoroj)

Filmaro redakti

kiel aktoro redakti

  • 1948 — La juna gvardio
  • 1948 — Miĉurin
  • 1950 — Kavaliro de la Ora stelo
  • 1951 — Taras Ŝevĉenko
  • 1953 — Admiralo Uŝakov
  • 1953 — La ŝipoj atakas bastionojn
  • 1954 — Ĉi-tion ne eblas forgesi
  • 1955 — Nefinita rakonto
  • 1955 — Otelo
  • 1955 — Saltulino
  • 1956 — Ivan Franko
  • 1958 — Soldatoj marŝis
  • 1959 — Sorto de la homo
  • 1960 — Serjoĵa
  • 1960 — En Romo estis nokto / Era Notte A Roma
  • 1968 — Milito kaj paco
  • 1969 — Ora pordego
  • 1969 — Batalo ĉe Neretva
  • 1970 — Onklo Vanja
  • 1973 — D-ro Ivens silentas
  • 1974 — Tia alta montaro
  • 1975 — La celelekto
  • 1975 — Poŝeĥonja antikveco
  • 1975 — Ili batalis pro la patrujo
  • 1976 — Pinto de la Verda monto
  • 1978 — Stepo
  • 1978 — La velura sezono
  • 1978 — Pastro Sergij
  • 1979 — Flugostarto
  • 1979 — Profesio - kinoaktoro
  • 1980 — Ojstro
  • 1986 — Boris Godunov
  • 1988 — Okazo en la flughaveno
  • 1990 — Batalo de tri reĝoj
  • 1992 — Fulmotondro super Rusio
  • 1994 — Kvieta Dono (aperigis filo Fjodor Bondarĉuk en 2006)

kiel reĝisoro redakti

  • 1959 — Sorto de la homo
  • 1968 — Milito kaj paco
  • 1970 — Waterloo
  • 1975 — Ili batalis pro la patrujo
  • 1977 — Stepo
  • 1982 — La Ruĝaj sonoriloj (1- Meksiko en flamo)
  • 1983 — La Ruĝaj sonoriloj (2- Mi vidis naskiĝon de la nova mondo)
  • 1986 — Boris Godunov
  • 1994 — Kvieta Dono

kiel scenaristo redakti

  • 1968 — Milito kaj paco
  • 1970 — Waterloo
  • 1975 — Ili batalis pro la patrujo
  • 1977 — Stepo
  • 1982 — La Ruĝaj sonoriloj (1- Meksikio en flamo)
  • 1983 — La Ruĝaj sonoriloj (2- Mi vidis naskiĝon de la nova mondo)
  • 1986 — Boris Godunov

premioj redakti

rimarkindas redakti

  • la filmo Milito kaj paco estis unu el plej karaj en la monda kinematografio kaj deprenis ĉ.500.000.000 USD el la ŝtata buĝeto
  • Guinness-libro de rekordoj enlistigis la filmon Milito kaj paco, ĉar en ĝi partoprenis 120.000 da mutroluloj
  • en la filmo Boris Godunov rolis la tuta familio de Sergej Bondarĉuk

Eksteraj ligiloj redakti