Sergej Ignaŝeviĉ

Sergej Ignashevich aŭ plennome Sergej Nikolajeviĉ Ignaŝeviĉ (ruse Сергей Николаевич Игнашевич; angle Sergei Ignashevich) estas rusia futbalisto en la pozicio de defendisto kaj mezkampisto. Li naskiĝis la  14-an de julio 1979(nun 1979-07-14) en Moskvo, do nun estas 44-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo CSKA Moskvo - antaŭe li interalie estis profesia futbalisto de la kluboj Spartak Oreĥovo, Krilja Sovetov Samara kaj Lokomotivo Moskvo. Krome Sergej Ignaŝeviĉ ekde la jaro 2002 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li interalie kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2004 kaj Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "4".

Sergej Ignaŝeviĉ
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1979 (1979-07-14) (44-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio
Familio
Infano Dmitry Ignashevich
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
TTT
Retejo http://www.ignashevich.com/
vdr